On Tue, 19 Aug 2008, Bernhard Pabst wrote:
> De: "trio" <[EMAIL PROTECTED]>
>
>> Pri la jxus kreitaj ligoj al Vikipedio, mi hazarde rigardis al
>> "glaciepoko" (cxe "epoko") kaj trovis tri ligojn al la sama pagxo de
>> la Vikipedio. Mi scias ke estis auxtomate kreita. Kaj do, se oni
>> trovus erarojn, kio estu la metodo raporti/ripari?
>
> Kaj cxu entute indas, se la referencoj estos aktualigitaj cxiumonate?
Vere!
Kaj do, cxu estu metodo por forigi ceterajn ligojn al la sama
pagxo? Certe ni povos lasi 3 (aux pli) ligojn en vico apud vorto,
sed cxu tiu aspektas bone? Ekzemple tie:
=====
glaciepoko, glacia epoko [v] [v] [v]
=====
Se mi vidus 2 ligojn mi pensus ke la ligoj estas al 2 artikoloj pri,
unue "glaciepoko" kaj due "glacia epoko". Tiam mi lernus ke la du
arangxoj estas samaj. Sed estas 3 ligoj por "Glacia_Epoko",
"Glacia_epoko" kaj "Glaciepoko", kiuj kompreneble iras al sama
pagxo. Se tiu konfuzigas min, kiu uzadas ReVon jam dum jaroj, imagu
la konfuzon por iu kiu estas novulo.
Kompreneble la programo nun faras bonegan servon. Eble mi trovis
problemeton kiu estas rarega. Mi simple volas ke iu pripensu
plibonigon de la programo kiu auxtomate kreas la ligojn. Eble iam
oni forigus ceterajn ligojn nenecesajn.
Multajn dankojn pro via laborado kun cxi tiu bonega ilo.
--
universero trio
Esperanto, The International Language! What's that? See http://Esperanto.Org