De: "Fernando Maia Jr" <[EMAIL PROTECTED]>
> Nu, karaj, kiel mi diris, mi sekvas spontanee la Akademion, Cxu vi prononcas "spon/tan/e/e" aux spon/tan/e/je? Kore salutas Bernhard P.S. Mi atendis varman lauxdon pro via certe ne riprocxebla kaj bone argumentebla vidpunkto flanke de la cxi-listaj Akademianoj. Sed sxajne ili mem fakte uzas "spontane". Mi tute ne kritikas, sed nur konstatas tion, ankaux por tiu formo ja ekzistas bonaj argumentoj. Jen kelkaj ekzemploj: Corsetti, sekretario de la AdE: "... estas io, kion oni ne renkontas en normalaj kreoliĝaj procedoj, en kiuj la vortoj estas kreataj aŭ **spontane** de la parolantoj, ĉerpante el la cetera lingva materialo je dispono, aŭ de lingvaj instancoj. ... " En prelego POR AKTIVA LINGVOPOLITIKO - Kreoliĝo de Esperanto inter personaj gustoj kaj oficiala normo, eld. de UEA // http://www.uea.org/dokumentoj/lps/corsetti.html#1 ----- Wennergren, direktoro de la sekcio gxenerala vortaro de la AdE: "Pro mia Sveda lingvofono mi mem **spontane** parolus pri "atendvico". Sed "(trafik)sthopigho", "autoshtopigho" k.s. ne estas al mi fremdaj." // http://tech.groups.yahoo.com/group/tradukado/message/1619 "Bertilo> Mi **spontane** uzus "ekrani" por "montri sur ekrano"." // http://tech.groups.yahoo.com/group/revuloj/message/2951 ----- Bavant, direktoro de la sekcioj pri faka lingvo kaj kontrolado de lerniloj de AdE, "Ni abunde parolis pri terminaroj kaj vortaroj, sed leksikografo deziranta priskribi la uzadon pli **spontane** turniĝas al la „literaturo“ (t.e. al la tekstoj), ..." en faka prelego/ artikolo "Matematika terminologio: ĉu matura finfine ? // http://pagesperso-orange.fr/kursoj/prelegoj/KAEST2002_Matematiko_teksto.pdf > 2008/8/19, Bernhard Pabst <[EMAIL PROTECTED]>: >> >> >> > Je Dimanĉo 17 Aŭgusto 2008 03:22:08 Bernhard Pabst skribis: >> >> (mi ecx >> >> ne sciis, ke auxtentika estas oficiala [1aOA] kaj spontanee uzus >> >> auxtenta >> >> [Z], hont', hont' ;-)). >> > >> > - ... kaj mi sponte (au eble spontane) diras autenta, kaj ech post >> konscio >> > pri >> > oficialeco ne hontas tion daurigi ... >> > Vilhelmo. >> >> Jes, spontanee (= 3a OA!) kaj spontane (laux ReVo V = ? [ne Vikipedio]) >> estas alia hezit-paro: >> >> spontan/a V >> spontana >> Spontanea >> // http://reta-vortaro.de/revo/art/sponta.html#sponta.0a >> >> Kvankam ~ea = oficiala, miaimprese plej ofte oni auxdas "~a", probable >> cxar >> en multaj fonaj lingvoj mankas la ~e/ (trovebla en la mezepoka latina). >> Kaj >> mi havas neniun problemon pri tio. >> >> Jen mia spontana, ecx sponta respondo. >> >> Bernhard
