Denove ni stumblas cxe la adjektivo. Mi ne sxatas uzi "demagoga", "demokrata" 
ks, kiam ne estas klara la referenco al iu ano de tiu X-io. "Geologa tavolo" 
kaj "geologia tavolo" certe ne temas pri la sama afero.

Mi opinias ankaux, ke la cxefa nocio estas la X-io, ecx se plursignifa, kaj ke 
la X-o estas derivita nocio (X-i-ano), kvankam tio kontrauxas la etimologion. 
Ni jam havas sufloron pri tio en la Fundamento kun "diplomato" tolerata apud 
"diplomatiisto". Mi do favorus trian solvon rilate "demagogio", nome konsideri 
"demagogi" kiel cxefan radikon, ja multsignifan pro nacilingva influo, kio ne 
malhelpas precizigoj de la tipo demagogiemo, ~ajxo, ~ado, ~eco... La radiko 
"demagog" servu cxfe kiel mll por "demagogiulo", "demagogiano" aux 
"demagogiisto".

Kore,

Marc





> Message du 21/08/08 07:34
> De : "Bernhard Pabst" 
> A : [email protected]
> Copie à : 
> Objet : Re: [revuloj] demagogo, demagogio - demokrato, demokratio
> 
> 
> Dankon Vilhelmo,
> 
> ke vi atentigas pri tiu malfacila demando. Simile kompreneble kun multaj 
> aliaj malnov-grekaj paroj kiel
> 
> anarko [?] - anarkio
> demagogo - demagogio
> demokrato - demokratio
> geologo - geologio
> ideologo - ideologio
> ~ologo - ~ologio
> ~grafo - ~grafio
> ktp.
> 
> Precipe pri la ofta "demokrato / demokratio" miaimprese en la praktiko estas 
> oftegaj duboj. Se vi ne kredas, foje demandu en via klubo kio precize 
> signifas GDR (la orientgermana sxtato inter 1949 kaj 1989): Germana D... (?) 
> Respubliko. Simile: D... (?) Popola Respubliko Jemeno ktp. Cxu demokrata 
> sistemo aux demokratia ktp.
> 
> Pri kelkaj aspektoj de via titana demandego ekzistas studoj, ekz. la 
> superrigardo pri la -ik-, -i- kaj -ologi-vortoj de
> 
> Wennergren, Bertil (1990)
> Skemismo per naturalismo
> AkSt 1988-90, p. 130-132
> Gxis
> 
> Bernhard
> 
> 
> 
> 
> > Du "oficialaj" vortoj: demagogo (2), demagogio (3).
> > Kia honto!
> > Lau "demagogo", uzeblas
> > ekz-e "demagoga", "demagogeco", "demagogajho", "demagoga klopodado, 
> > demagoga
> > agado", "demagogi";
> > lau "demagogio": ekz-e "demagogiulo", "demagogia", "demagogii".
> >
> > Kion fari?
> > 1. Lasi chion tia kia ghi aperas nun en ReVo, do prezenti la hhaosan 
> > staton de
> > nia lingvo kaj lasi la konsultanton senkonsila.
> > 2. Privilegii la pli fruan oficialigon, do "demagogo" kaj skribi
> > pri "demagogio":
> > "demagogio (2): 1.demagogeco; 2. demagogajho; 3. demagoga agado."
> > 3. Privilegii la lastan oficialigon, do "demagogio" kaj rilatigi 
> > "demagogo"
> > lau tio.
> >
> > Mi proponas sekvi la 2-an eblecon.
> > Vilhelmo.
> 
> 
> ------------------------------------
> 
> retposhtaj adresoj:
> por afishi mesaghon: [email protected]
> por aboni: [EMAIL PROTECTED]
> por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
> administranto: [EMAIL PROTECTED]
> 
> URL:
> http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
> 
> 
> 
> 
>

Rispondere a