Sergio:

(mi pardonpetas pro la kacxo, sed la mesagxoj de Sergio, ofte fusxigxas cxe 
respondado, ecx per la TTT-retposxtilo)
> Je 8/22/08, Wilhelm: > Je Ĵaŭdo 21 Aŭgusto 2008 04:48:19 mjb0_wanadoo 
> skribis: >> Denove ni stumblas cxe la adjektivo. Mi ne sxatas uzi "demagoga", 
> >> "demokrata" ks[...] > - Intertempe iel fiksighis la uzo de "demokrato, 
> demokrata" por la > nomo de partio, ekz-e la usona Demokrata Partio 
> konsistantaj el > demokratoj, kaj aliflanke "demokratio, demokratia" pri la > 
> regadsistemo kaj ties adjektivo. > Ghis nun, la DIPLO kaj MAS sekvis tion. 
> Chu dauriginde? Jes, tio estas defendebla kaj kohera kun la ĝenerala 
> tradicio: "socialisma lando" -- "komunista partio". 

Mi same sentas.

>Tio tamen iom malsimilas la okazon de demagog(i)o, en kiu "demagogo" ne estas 
>persono strebanta al iuj "demagogiaj idealoj"; la okazo plie similas la paron 
>"poeto / poezio", "muzikisto / muziko", "ruzulo / ruzo" (uzanto de rimedo -- 
>kaj la rimedo mem).

Alia ekzemplo: envio/enviulo. Gxuste tial mi opinias la paron 
demagogio/demagogiulo pli natura ol demagogeco/demagogo, sed mi agnoskas la 
malfortecon de la argumento.

Kore,

Marc

Rispondere a