--- On Sat, 8/23/08, Fernando Maia Jr wrote:

[...]

> Tamen, Sergio, mi opinias, ke ne tauxgas al e-istoj sxangxadi kaj
> kreadi plurajn parencajn vortojn pro siaj individuaj preferoj - kaj
> malbonas, ke vortaro spegulos ilin.

Ŝanĝo pro individua prefero havas malgrandan ŝancon enradikiĝi.
Gravas ŝanĝoj kiuj prezentas lingvosenton de konsiderinda parto de la
lingvanaro.  Tio povas koherigi kaj elegantigi la lingvon -- kvankam
ankaŭ entenas riskon pri disdialektiĝo.

Tamen la sciencaj terminoj estas tereno kie la modo regas eble eĉ pli
kaprice ol en la lingvo komuna (kiu estas iom pli stabila, supozeble
pro pli granda inerto de la pli grandmasa parolantaro).  Sufiĉas pensi
pri la nomoj de la malsanoj, kiuj plurfoje ŝanĝiĝis dum mia vivo.

> Evidente tiu moro ne obei pro memprefero unu solan sxablonon
> versxajne jam kreis plurajn eblajxojn, kiuj cetere faras E-on pli
> proksima de Latino (kio ofte kritikindas laux multaj), do iom kaj
> iom pli malproksima de la unuega ideo havi simplan lingvon.

La latina terminaro estas tute kabineta elpensaĵo, kiu neniam funkciis
kiel normala lingvo.  Ekz-e mi vidas el mia fenestro arbareton da tio,
kion mi nomas "siberia cembro".  La latina nomo estas "Pinus
sibirica".  Kaj PIV2 naive transskribas: "Siberia pino".  Ĉu tia nomo
povas taŭgi en Siberio, kie cetere la banala "Pinus sylvestris" estas
konsiderinde pli ofta ol la nobla cembro?  Tio povas funkcii nur en
kabineto de eŭropa botanikisto, ne en la realaj mastrumadaj taskoj de
la arbaristoj.

Dum jarcento la esperantistoj nomis pirolon pirolo, kaj cipreson
cipreso.  Sed jen subite en PIV2 vekiĝas iu latinisto, kaj PIV2
instruas al ni, ke la Fundamenta "pirolo" estu "pirulo", ĉar "pirolo"n
bezonas latinaĵoj por herbo kaj por la ĥemia C4H5N; kaj ke "cipreso"n
oni ial nomu "kupreso".

Evidente tion povis proponi nur homo, por kiu Esperanto ne estas viva
lingvo, sed kabineta sciencisto, kiu rilatas al la esperantaj vortoj
same facilanime, kiel al la simboloj de vica versio de botanika
nomenklaturo.

> Oni ne devas analizi la radikon tektonik' pro gxia adjektiva
> formo, kiel okazas ofte en cxi tiu diskuto. Gxia bazformo estas
> substantiva, do la adjektiva formo estas nura derivajxo de la
> substantiva ideo.

Problemo konsistas en tio, ke la vorto penetris la komunan lingvon,
kaj ke tie ĝi funkcias adjektive, en la senco kiu por la fakuloj estas
malpropra kaj metafora.

> Se la laux vi balasta -ik gxenas kaj oni gxin forigas, ni gajnos
> tekton'. Do kio estos tektono? Cxu la fenomemo?  Tamen ni gxin
> forigis de substantiva bazformo signifanta la sciencon.

Jes, tiam aperas problemo havigi sencon al TEKTON, kiu povus koherigi
la lingvojn fakan kaj komunan.  Al mi ŝajnas, ke oni povus atribui al
"tektono" la sencon "tectonic structure, framework structure".

Iom similan problemon ni havis pri KOMPUT.  Per si mem la vorto ne
estas ofte bezonata, sed ĝiaj derivaĵoj jes estas firme estabitaj
(precipe "komputilo" kaj "komputado").  Se ne estus bezono pravigi la
derivaĵojn, ni povus resti kun la ordinara "kalkuli"; tamen la
vortofamilio postulis difini la verbon kaj fiksi ĝiajn diferencojn
disde la komunlingva "kalkuli".

> Kaj poste cxu oni konsideru tektoniko kiel derivajxon de tekton'?!
> Tio ne estas la simpla Esperanto, kiun mi lernis, prezentu la
> supozeblan -ik cxu PIV cxu la Biblio.

Tiaj disiĝoj okazis pri multaj vortoj.  Kp
formala -- forma
universala -- universa
centrala -- centra
socia -- sociala
materia -- materiala
norma -- normala
readika -- radikala
...

En ĉiuj ĉi tiaj okazoj la formoj kun la etimologia -al havas apartan
sencon.  Sed tiu aparteco kristaliĝis iom-post-iom, dum la komenca
periodo oni konfuzis ilin.  Ankoraŭ vivanta fosilio tiaspeca estas la
tradicia "Universala kongreso" -- kiun nuntempe oni preferus nomi
"Tutmonda kongreso", kaj en kiu "universala" uzurpas la lokon de
"tutmonda, universa, ekumena".

> Sed la radiko tekton' fakte jam eniris Esperanton, sendepende de la
> kialo (mi jam diris, kion mi pensas pri tio!). Kaj kiel sagxe
> rimarkis Marc, tekton' aperas cxefe en laikaj verkoj preskaux sole
> en adjektiva formo. Tiel oni rajtas gxin prezenti en ReVo.

Jes, tio estus iom simila al "universa" kaj "universala".  Aliflanke,
laŭ mi la komunlingva uzo de "tektona" estas tute klara metaforo, kaj
la diferenco inter la du uzoj estas malpli granda ol en la supre
listigitaj paroj.

Krome, koncerne la fakecon, mi rekomendus pli da singardemo.  Ne ĉiam
bona fakulo estas egale bona esperantisto.  Tre ofte ekonomikistoj aŭ
programistoj parolantaj per mialanda TV uzas teruran ĵargonon kaj ne
sukcesas trovi tute simplajn, eĉ memevidentajn rusajn terminojn -- sed
nepre iujn anglaĵojn.

Plej paradokse, la lingvistoj tre malofte sukcesas bone lerni
Esperanton.  Ekz-e W en sia lingvaĵo sin montris tute senkapabla je
vortokreo, li povis nur transskribi la fakajn terminojn de la franca.
Ekz-e "determinativo" -- kial ne "determinilo"?  Eĉ je tiaj simplaj
derivaĵoj li ne kapablis.  Tiel forte la faka tradicio povas kripligi
lingvajn kapablojn.

> Nu, cxiel ajn, mi ne estas fakta kontribuanto de tiu vortaro kaj nur
> volis helpi Vilhelmon, okaze de lia demando.

> Interese tiuj gramatikulaj ideoj aperintaj dum tiu diskuto,
> cxefe tiuj prezentitaj de Bernhard, sxajne neniam traktis la
> eblajxon "gramato". Kial gxi kaj tektono tiom malsamus?...

La plej grava diferenco estas, ke GRAMAT ne formas familion en
Esperanto (ruslingve tamen estas alie: "gramata" aŭ "gramota" signifas
"ĉarto" aŭ "klero").  Dum TEKTON estas pli produktema: tektonismo,
tekton(o)magnetismo, tektonosfero, tektonofiziko ...

-- 
Sergio






      

Rispondere a