La atendigo de Vilhelmo pri la paro sxati / aprezi estas eble nur la plej
ofta ekzemplo de fenomeno, kiun mi foje nomis "golpo-fenomenon". Eble iuj
interesigxas.Mi ne scias, cxu la e-mesagxa programo detruos la tabelojn ktp.
§ 11. La "golpo"-fenomeno
Pri kio temas, montras jena nocio-komplekso el Pekoteko (n-ro 89/pb-1883):
{eo1} golp**/o *a EVIT *b*c*e
{eo2} pucx/o *cx
{de1} Putsch m *c
{de2} Staatsstreich m *c
{en1} putsch *d
{es1} golpe m de Estado *c
{fr1} coup m d'état *c
{it1} golpe m
Subita ribelo de militistoj kontraux establita registaro. La
sxtatprezidento estis forigita per ~o gvidata de armea generalo.
Fon: *a Monato 1989/3, p. 11; *b pb; *c ei; *cx PIV; *d WE; *e du;
89/pb-1883
La termino "golpo" estis uzata en Monato en 1989. La redaktisto Stefan Maul
poste klarigis, ke li uzis la vorton, "cxar gxi iel sonis brutale al liaj
oreloj". Tamen ne eblas klara diferencigxo inter la difinoj de "golpo" kaj
la PIV-a "pucxo". Ili fakte estas sinonimoj. Pro tio "golpo" sxajnas al mi
superflua kaj evitenda. Pri tiuj paralelaj terminoj, kiuj principe estas
same "bonaj", ekzistas la dangxero, ke hispan- kaj itallingvanoj uzas la
terminon "golpo" proksime rilatitan kun tiuj lingvoj, dum angla- kaj
germanlingvanoj uzas "pucxon", kiu proksimas tiujn lingvojn. Ambaux grupoj
tamen celas la saman nocion. Tiel ekestas la dangxero de dis-dialektigxo aux
pli precize de dis-variantigxo. Unueca lingvo-uzo laux mi pli gravas ol la
speciala (subjektiva) efiko havi en certa situacio iun "brutalan" terminon.
Pro lingva disciplino ni do unuece sekvu la jam enradigxintan modelon de PIV
kaj nur uzu la formon "pucxo".
Jen kelkaj pliaj ekzemploj de duoblajxoj, kun sama aux preskaux sama
signifo, sed cxerpitaj el malsamaj fonto-lingvoj. Mi ordigas ilin alfabete
laux la oficiala aux pli tradicia (ekz. PIV-a) formo:
tradicia
neologisma
fonto
averti
varni
de germana warnen, BS 1952, EPol 1959, EBulg 1963,
benzino
gazolino
de franca gazoline
ekrano
skreno
de angla screen
epoza
epika
de franca kaj germ. épique, episch
gicxeto
vazitaso
90/ac-????
hecxo
heko
de germ. Hecke
kolbaso
vursto
de germ. Wurst, Christaller 1923, Filip 1947, ESlov 1957, EBulg 1963
kreski
vaksi
de germ. wachsen, uzata de Zamenhof en la rusa eld. de la 1a Libro (!)
lavi
vasxi
de germ. waschen, Vatré 1987
lugxi
rodli
de germ. rodeln
narkoti
drogi
de franca droguer
nekropsio
obdukcio
89/pb-1839
ofte
sovente
de franca souvent
rajti
darfi aux durfi
de germ. dürfen
tago
jxurno
de franca journée.
torcxo
fakelo
de germ. Fackel
triktrako
bakgameno
de angla backgammon
vojstreko
vego
de germ. Weg, 90/ac-????
Cxu cxiuj tiuj duoblajxoj estas evitendaj? La respondo dependas de la propra
termin-fara "ideologio" kaj eble nur de ies gusto. Oni tamen povas distingi
jenajn grupojn:
1. Arkaismaj duoblajxoj
Kelkaj el la cititaj duoblajxoj estas simple iam konkurence proponitaj aux
uzitaj formoj, kiuj "perdis" kontraux alia formo. La plej konata ekzemplo
estas fakelo[1], unu el la malmultaj veraj arkaismoj en Esperanto, apud ekz.
konkiro (konkero) aux bicikledo (biciklo) kaj la Zamenhofa vaksi (kreski).
Al tiu kategorio probable ankaux apartenas "varni". Vursto, unue registrita
cxe Christaller 1923 povus aparteni al tiu kategorio. Christaller klarigas,
ke la termino estis "uzita de la Loka Komitato de l' Praga kongreso" kaj ke
"oni povas uzi gxin por malgrandaj kolbasoj"[2]. El tio sekvas, ke li tamen
ne proponis gxin anstauxig-cele, sed distinge. Eble do tiu ekzemplo pli bone
apartenas al la dua grupo de nesinonimoj.
2. Ne-sinonimaj duoblajxoj por distingi naci-kulturajn apartajxojn
Plej ofte la proponintoj aux defendantoj de tiaj duoblajxoj argumentas, ke
tute ne temus pri evitendaj sinonimoj, sed pri specialiga kaj konkretiga
termino necesa. Tiel ekz. vursto povas esti difinita jene: "Mallonga, dika
kolbaso laux germana maniero"[3]. Per tio estigxas nocio-sistemo: Kolbaso
estas la gxenerala nocio, vursto kaj cervelaso du el siaj subformoj, tute
simile kiel en la kazo de pregxejo unuflanke kaj moskeo, sinagogo kaj kirko
(k.a.) aliflanke:
kolbaso
pregxejo
vursto
salamo
cervelaso
moskeo
sinagogo
kirko
kolbaso laux
germana maniero
kolbaso laux
hungara maniero
kolbaso laux
itala maniero
islama pregejxo
juda
pregxejo
kristana
pregxejo
Se vursto estas difinita en tiu aux simila maniero, la termino povus esti
pravigita. Cxu entute estas dezirinde havi en Esperanto apartajn terminojn
por lauxeble multaj subformoj el naciaj kulturoj estas pridisputata. Ni
traktas la temon sub la sxlosil-vorto "bujabeso-problemo". Gxin ni renkontas
precipe cxe mangxajoj, trinkajxoj, vestajxoj ktp. el diversaj kulturoj de la
mondo.
Tamen restas la dangxero, ke germanlingvanoj ne farus tiun enhavan
distingon, sed uzus la terminon "vursto" en la gxenerala senco de "kolbaso".
Tiukaze denove ekestus la nedezirebla kaj lauxeble evitinda dangxero de
disvariantigxo kiel montrite supre cxe la pucxo/golpo-ekzemplo. Tio precipe,
cxar en la germana Wurst estas la nomo de la klaso (same kiel kolbaso en
Esperanto) kaj ne de iu elemento el la klaso, kiel ekz. Salami,
Zervelatwurst, Blutwurst ktp. Kaj plian problemon oni povas montri "per la
vursto". Ni supre iom sxangxis la difinon de vursto. Surbaze nur de la
difino de Christaller (malgranda kolbaso) la konfuzeblo estas ecx pli
granda, cxar la distinga kriterio estas suficxe elasta kaj neklara, eble ecx
harfenda. Tio estas tipa por la ekzemploj el la tria kategorio.
3. Kvazaux-duoblajxoj kun semantike tre similaj signifoj
Al tiu grupo mi kalkulas la ekzemplojn rodli kaj vasxi. Se mi bone
komprenas, la diferenco inter lugxi kaj rodli estas, ke la unuan oni faras
en sporta konkurso la duan pli hobie, lude. Ekestas la demando, cxu tiu
relative malgranda diferenco pravigas propran radikon.
Vasxi sxajne estis uzata nur foje de Picx kaj registrita de Vatré. Laux tiu
fonto gxia signifo estu "lavi tolajxon". Eble Picx en "Klacxejo" simple
volis varii la esprimojn, kiel estas iom karakteriza de lia stilo.
Klarig-cele ni tamen supozu, ke iu opinias necese distingi lavi en gxenerala
senco de lavi tolajxojn kaj fari tion ne per aldona klarigo, sed per propra
termino. Kio okazas? La semantika kampo de lavi estas dividita kaj parto,
kiu gxis nun apartenis al gxi sxovita sub la tegmento de alia (nova)
termino:
lavi
al si la manojn
infanon
oron
tolajxojn
auxton
en ordo
en ordo
cxu necesas propra termino? Kiu?
cxu: vasxi?
ne!: purigi
Cxu oni opinias tion dezirinda aux ecx necesa unuflanke forte dependas de la
etno-lingvaj kutimoj. Germanaj infanoj lernantaj la anglan ofte miras, ke la
sekso ne estas klara en la frazo "a friend sent me a letter". La strange
"neprezica" angla ne klarigas, cxu estis amiko aux amikino, kiu sendis
leteron. Kaj jen vere baza diferenco. Aliflanke la samaj lernantoj miras pri
la "pedanteco" de la franca, kiu distingas inter "je peux nager" (cxar la
vetero estas bona) kaj "je sais nager" (cxar mi lernis nagxi lastan
someron), strukturo kiun oni ofte klopodas imiti en Esperanto per "mi povas
nagxi" kaj "mi scipovas nagxi", distingo kutime ne ekzistanta en la germana
(normale en ambaux kazoj nur "ich kann schwimmen"). Lasta ekzemplo el la
hispana, kie oni devas distingi inter "ser" (esti) kaj "estar" (trovigxi),
dum en la germana kutime nur estas "sein" (esti). Do la dezirata grado de
precizeco en certa situacio certe estas influata de la etnolingvaj kutimo
kaj modelo.
Aliflanke gxi povas varii laux la bezono, ekz. esprimi sin lauxeble science
precize (kio povus pravigi minejan fakvorton por ekz. "lavi oron").
Kiu do estas la sekvinda vojo en Esperanto? Nu, gxi certe ne povas
transpreni cxiujn distingojn de la etnaj lingvoj. Ju pli fajne oni devas
distingi inter kategorioj trovigxantaj tre proksime unu apud la alia des
malpli facile la lingvo farigxas. Sxajnas ke estas pli facile uzi gxeneralan
esprimon kaj lasi la klarigon al la kunteksto respektive al aldona klariga
elemento. Pri "vasxi" mi cxiukaze opinias, ke gxi estas nenecesa. Pro la
argumentoj donitaj supre cxe kolbaso/vursto mi krome pensas, ke "vasxi", ecx
se oni jesus la neceson distingi la lavadon de tolajxoj per propra termino
dis de la lavado de korpopartoj ktp. gxi cxiukaze estus netauxga. Simile
kiel klarigita cxe vursto ankaux vasxi en la germana kovras la largxan
kampon de lavi kaj ne nur specialigitan subkampon. Gxi do estus falsa amiko
por germanlingvanoj kaj jam pro tio netauxga.
Devas ekzisti kaj precizaj, konkretaj kaj vastaj, gxeneralaj terminoj. Tro
granda precizeco tamen ofte ne estas necesa kaj malfaciligas lingvon. Jen
kio montris la pli preciza sed ankaux pli komplika afiksa sistemo de Ido
kompare kun tiu de Esperanto. Kial fari nenecesan distingon klarigebla de la
kunteksto en 100 % da kazoj, kiam la senco postulas tion eble nur en 10 %?
Gangolf Nitsch, Sprachentwicklung und Neologismen im Esperanto, Graz: "Pro
Esperanto" 1989, cxapitro 10.6 (p. 20) donas teorian pritrakton de nia
problemo.
Ankaux Nitsch kritikas tiujn paralelajn duoblajxojn kaj postulas pli da
memdisciplino en la literatura traduko kaj literaturo kontraux la tendenco
krei cxiam pliajn tiajn formojn (p. 21). Mi plene kunsentas.
.
2. Duoblajxoj por ofte uzataj mal-vortoj
Specialan pritrakton necesigas la paralelaj formoj al la mal-vortoj kiel:
maljuna
olda
maldekstra
lefta, liva, lifa
malmultaj
pokaj
malofta
rara
Tradicie ili estis proponitaj kiel literaraj terminoj. La cxefa argumento
estas, ke legante ekz-e la vorton "maljuna" oni ne tiel rekte pensus pri la
malo de juna, kiel se oni legus "olda". Tio komencigxis en la literatura
Budapesxta skolo de la 1920-aj jaroj kaj estas vaste uzata de la auxtoroj de
la Iltisa skolo, ekz-e de Karolo Picx. Sed aldonigxis pliaj argumentoj el
teknika lingvajxo, ekz-e kiam klaraj kaj mallongaj ordonoj en strat- aux
aer-trafiko estas bezonataj: deks! liv! aux kiam mnemonataj ordonoj en
komputora lingvajxo estas dezirinda[1].
ktp.
Kiu ne jam lacigxis, legu ankoraux Sten Johansson
// http://www.liberafolio.org/2005/Interreto/retstatistiko1/
kun pliaj ekzemploj kiel gazono / razeno, strando / plagx ktp.
Kiel tiom ofte: eterna problemo de Esperanto, probable neniam solvebla.
Bernhard
--------------------------------------------------------------------------------
[1] Detale Albaut xxx en Scienca Revuo 1968 ??. Monato xxx Kp. ankaux
[Pabst] en Terminoteko xxx.
--------------------------------------------------------------------------------
[1] Golden AkSt 1988-90, 110-114.
[2] Christaller 1923, p. 658.
[3] Kp. Vatré 1987.