Gratulon pro la detala analizo kaj prezento de la problemo. Atentu, ke iuj senobjektaj uzoj tamen estas transiraj. La ekzemplo "ni devis ankri [la sxipon] ĝis la difekto estis riparita" en REVO estas gxuste tia: absoluta uzo de transira verbo, do la ekzemplo ne kongruas kun la difino. Eble restas por esplori de la flanko de PV kaj de VdE. Se vere la uzado hezitas, REVO povas respeguli tion (du sencoj por "ankri", derivajxo "ankrigxi" ktp).
Se la demando ne trovas solvon cxi-liste, vi povas transdoni gxin al la Akademio (Akademia konsultejo). Eble temas pri io konata. Kore, Marc > Message du 28/08/08 10:27 > De : "Russ Williams" > A : [email protected], [EMAIL PROTECTED] > Copie à : > Objet : [revuloj] ankri - sxipoj ankras, aux oni ankras sxipojn? >
