Mi aldone reagas al via uzo de Vikio sxajne kun la signifo Vikipedio. Mi ne
povas diri, ke la terminologio estas stabila, sed oni kutime distingas
tiujn du terminojn: vikio estas retejo, kiun facilas modifi pro specialaj
primitivaj redaktaj funkcioj, dum Vikipedio estas viki(form)a enciklopedio.

Kore,

Marc

-------

Jes, kompreneble Marc,

vi tute bone komprenis laux la kunteksto: Vikio (majuskle), jxargona 
mallongigo de Vikipedio, kiel ekz. uzita de Wieland kaj aliaj. Pri vikio 
(minuskle) vd. pli detale // http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikio.

Bernhard


Rispondere a