Saluton, Russ: > Nu, estas malnova (sxerca?) debato, cxu matematiko estas simple grava > (cxefa?) aplikajxo de logiko, cxu logiko estas simple grava (cxefa?) > aplikajxo de matematiko...
Laŭ mia opinio, en la debato ofte oni konfuzas "logiko" kiel instanco kun "logiko" kiel klaso. :) Sergio: > Mi aldonus, ke "demonstri" anstataŭ "pruvi" estas malnecesa kaj > evitinda strangaĵo. La difino ne estas mia... ĉiukaze mi serĉis en la vortaro. Bedaŭre, ŝajnas ke demonstrado estas la ĝusta faka vorto (mi legis la ekzemplojn: demonstro de teoremo; demonstro el absurdo). Fine, mi konsideris la rimarkojn. :) Kaj do mi neredaktis la kapvorton "matematika logiko", simple mi aldonis du klasikajn ĝeneralajn difinojn en kapvorto "logiko" kaj sinoniman (NOTU: sinonimo estas "simila sed ĉiukaze malsama") ligilon en "matematika logiko" al "formala logiko". Krome mi difinis ankaŭ "formalan", "simbolan", "svagan" kaj "netan" logiko. Tiamaniere mi opinias, ke mi agis kiel "paciganto" inter malsamaj fakaj vidpunktoj, kaj do mi esperas, ke mi kontentigis matematikistojn kaj ne-matematikistojn. Mi vidis la ligilon al "logistiko". Pri tio, mi volus difini la malsamecon pri uzo inter "matematika logiko" kaj "logistiko", konsiderante ke Esperanto havas du malsamajn *uzindajn* esprimojn. La ĉefa kaj komenca teoria malsameco estas ke la laboro de Frege (kaj aliuloj) estas ankoraŭ "kantia", male la "logistiko" de Couturat rifuzas la kantian vidpunkton kaj ĝi estas rilata al t.n. "matematika platonismo". Ĉu la matematikistoj konsentas? Samideane, Antonio Codazzi
