Dankon pro tiu nova rigardo al la demando.

Kore,

Marc

At 05/09/2008 04:09, you wrote:
>Karaj,
>
>mi akompanas tiun diskuton kaj mi pensas, ke ne tiom necesas sxangxi la 
>permesilon de ReVo. Mi estas aktivulo cxe Vikipedio kaj cxe Vikivortaro. 
>Multfoje mi konsultas ReVon por trovi la tauxgan esprimon kaj ecx por krei 
>novajn artikolojn, sed neniam necesis kopii sensxangxe la tutan difinon. 
>Kaj ecx se tio okazos, rapide gxi estos modifita, cxar la difinoj de ReVo, 
>kiel ili estas, ne taugxas por la vikipedia formato.
>
>Sxangxi la permesilon vere ne helpegus Vikipedion, eble helpus 
>Vikivortaron, sed tiu projekto apenaux komencigxis. Mi praktike estis gxia 
>sola kontribuantoj dum multaj monatoj kaj malmultaj gxis hodiaux 
>interesigxas pri gxi. Kaj ankoraux estas multo por decidi pri la projekto, 
>inkluzive gxia formato.
>
>Mi pensas, ke tiu sxangxo petas multe da tempo de vi cxiuj: kaj por studi 
>kiel sxangxi, kaj por decidi se sangxos. Tiu tempo do pli utilos se uzata 
>por alia afero. La nuna afero ne estas tiel klara, por ke gxi rapide 
>solvitos. Kaj mi ripetas: se la celo estas helpi Vikipedio, tiu sxangxo 
>malmulte efikos. Vikipedio ne eniris ReVon, nure aperis interesan ligilon. 
>Se oni celas similan eniron por ReVo en Vikipedion, suficxas meti ligilon 
>en Vikipedio al ReVo, ne sxangxi gxian permesilon. Kaj tion faru la 
>vikipedia kontribuantaro, ne necesas ke revuloj decidu tion.
>
>Amike,
>
>Fernando
>

<<attachment: 18dd0a22.jpg>>

Rispondere a