Marc Bavant skribis, 7.9.2008 22:43: > (1) Stranga formo. Se cxiuj uzas Galileo, kial preni alian formon?
Cxu mi gxuste komprenis, ke vi opinias la formon "Galilejo" iel stranga? Gxis nun mi pensis, ke gxi simple estas la gxenerale akceptita esperantigo por la nomo de la itala sciencisto. Rapida foliumado ie-tie montras, ke pri Galilejo parolas almenaux Wüster, Waringhien, Minnaja kaj cxiuj PIV-oj. -- Galileo estas vorto geografia. Pri la nomo de la kosma sondilo aux de la Euxropa gps-sistemo oni ja povas diskuti. Harri
