Mi ekhavas problemon, kiam mi sercxas vorton per la tekstujo en la 
titolpagxo de ReVo.
Mi promociis mian Fajrovulpon el 2.0.0.16 al 3.0.1 (Mi uzas gxin sur 
Vindozo XP sp3).  Gxis nun (per Fajrovulpo 2.0), kiam mi sercxis vorton 
metitan en la tekstujo de la titolpagxo de ReVo, tiam la trovita 
artikolo aperis en la dekstra kadro.  Kaj kiam mi alklakis kapvortojn en 
la maldekstra kadro, tiam la koncerna artikolo aperis en la dekstra 
kadro.

Sed nun (per Fajrovulpo 3.0), kiam mi sercxas vorton en la tekstujo de 
la titolpagxo, tiam la trovita artikolo aperas NE en la dekstra kadro, 
sed en alia nova pagxo (en nova fenestro aux en nova langetfolio 
lauxagorde).  Kaj post tiam, per alklako de maldekstrakadra kapvorto, la 
koncerna artikolo aperas NE en la dekstra kadro sed en la alia pagxo 
(aux en la sama sed senkadra pagxo).
Tia funkciado estas maloportuna por mi.

Al mia blogajxo pri tiu cxi problemo, Ora Mezo komentis, ke li trovis 
dubindajxon en la ReVo-kodo.  Jen mi citas:
>Mi opinias, ke la problemo estas en la kodo de RV mem. La kodo 
>de maldekstra kadro post musklaka "sercxo" enhavas liston 
>de <a href=...> etikedoj kun eco target=”precipa” (la nomo 
>de la dekstra kadro) - jen, tiu cxi kodo funkcias bone.
>
>Sed la kodo de la maldekstra kadro post kiam oni sercxis per 
>sercxlinio, aspektas stranga por mi... Unue, gxi auxtomate 
>provas malfermi novan dokumenton per "open" funkcio, kaj 
>tiu funkcio fakte malfermas la pagxon en nova fenestro (kun 
>la sama nomo "precipa"), ne en kadro. Sekve, la nomo "precipa" 
>ne plu estas nomo de kadro, sed nomo de la novaperinta fenestro, 
>kaj la ligilo al la vorto (kun eco target="precipa") provas 
>nun malfermi gxin en la fenestro anstataux kadro.

Mi petas, ke iuj kompetentuloj kontrolu kaj plibonigu la aferon.

2008/09/24 [mer.]                               HIROTAKA Masaaki
_______________________________________ http://www.vastalto.com/

Rispondere a