Russ: > 22 (!) vokaloj en la angla... > Nu, ni tre devias de la temo de Reta Vortaro
jes. "TEK" en titolo atentigas pri pri-tehxnikaj mesagxoj. mi proponas "BAB" por mesagxoj senrilataj al revo. cxu placxe? > :) Do eble indas > prezenti temon kiu aperis en konversacio lastatempe: > ... > Cxu ReVo celas havi multajn nacilingvajn ekvivalentojn por Esperanta > vorto, aux nur unu/malmultajn? ecx se ni atingus iun interkonsenton, efektive tradukantoj en cxiu lingvo agas laux sia placxo. ofte cetere nur unu homo agas pri aparta lingvo, kaj mi ne vidas, kiu povus trudi al li iun agomanieron... pli gxenerale la demando estas: kiaspeca vortaro estu revo? aux por kiu publiko revo estas destinita? ni jam vidis, ke cxiu havas alian opinion, jen imagante bazan vortaron por lernantoj, jen instruan vortaron por progresintoj, jen referencvortaron pri ordinara lingvo... tiuj malakordoj estas iom gxenaj por la unueco de la difin-vortaro. ili estas malpli gxenaj pri tradukoj. nur tradukantoj al unu sama lingvo devas interkonsenti inter si por unueca laboro. jxeromo
