Estimataj, Mi havas demandon. Ekzistas unu komputila programo por elektronikaj vortaroj. Krom ordinara sercxo en lokaj dosieroj gxi povas transsendi al retfoliumilo komandolinion kiel "http://www.google.com/search?hl=eo&q=lokomotivo&lr=", kio donas al la uzantoj facilan eblon sercxi pere de la interreto paralele kun la programo. Nu, cxu oni povas efektivigi la samon pri ReVo? Se jes, kia estas tiu komandolinio? "http://reta-vortaro.de/revo/?????lokomotivo?????" Aux cxu ReVo ne permesas tian uzon?
Amike, Vastalto (HIROTAKA Masaaki)
