Saluton > "Tulio" <tulio.flo...@...> skribis: > Gi estas konstruata per Word, sed mi volas doni al gi fasonon similan al tiu > de ReVo. Cu vi povas helpi min, donante la tehnikajn informojn por fari tion?
Mi rekomendus al vi ne uzi Ms Word por krei vortaron. La kialo estas, ke la farita de vi grandega laboro estos apenaux reuzebla - se vi iam decidos sxangxi gxian aspekton, ordon, krei indekson aux ion ajn kio bezonus pritrakti la datumojn, tiam vi ekscios kiel malfacila gxi estas. Kiel ekzemplo, mi donu al vi vortaron polan-esperantan, ankaux faratan per MS Word. Gxi estas simpla vortaro - preskaux sen gramatikajxoj, kaj ... mi jam de kelkaj monatoj provas konstrui auxtomaton por kontroli, cxu ekzistas diferencoj inter gxi kaj ReVo tradukoj. Bedauxrinde, tiel komplika vortaro, kiel vi prezentas cxe sia pagxaro bezonas komplikan ilaron. Versxajne nur XML TEI estas suficxe kapabla, tamen mi povas rekomendi al vi iom simpligitan formon uzatan de FreeDict (vidu: http://www.freedict.org/howto/ch06.html). Ekzistas jam multaj iloj ebligantaj transformigadon de tia dokumento al alia formo (elektronika, ekz. HTML, dict kaj presebla ekz. far TEX kaj pdf). ReVo estas bonega bazo por la vortaro, sed gxi ne estas elpensita kiel kompleta ilo por krei la tutan vortaron ekz. pro manko de priskribo de nacilingvaj grmatikajxoj. Cxe tiu listo estas pluraj vortaristoj kaj ankaux komputilistoj, eble ili havas aliajn konsilojn. Amike kaj kuragxige -- Sebastian
