On Saturday 21 March 2009 09:21:53 Roland Rotsaert wrote: > Renato Corsetti schreef: > > Laszlo: > >> Iuj humanscienculoj eble ne vidas diferencon inter klavaro kaj durdisko > > > > Ankaŭ mi, ĉar mi ne scias kio estas "dur-". Ĉu temas pri fiksita disko?
- Mi konas la terminon fiksdisko. > Estas esprimo el la pratempo (antaŭ preskaŭ dudek jaroj) de la personaj > komputiloj. Tiam ekzistis flekseblaj (eksteraj, elpreneblaj) diskoj > (floppy, disketo) kaj fiksaj, internaj diskoj (hard disk). Ĉar la > eksteraj diskoj malaperis (anstataŭas ilin memorbastenetoj) nur 'disko' > sufiĉas. - Mi ne pensas tion. Estas kompaktdiskoj kaj dvd-diskoj. Do, ni restu prefere che "fiksdisko". Mi ne scias chu ekzistas E-a esprimo por "dvd". Vilhelmo Lutermano. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto (la DIPLO)" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj -vl
