>> > Merkatiko estas similnivela scienco, kiel kuracado aux ingxenierado, >> > aux matematiko, kaj aliaj.
>> Certe ^gi ne estas samnivela scienco. Kaj dubindas, ^cu temas pri >> scienco. Mi mem ne kuragxus jugxi pri nekonataj fakoj. Dise en la mondo oni edukas diplomitojn pri merkatiko (merkat-scienco). Mi mem estas ingxeniero pri radioelektroniko de aeroplanoj, diplomita ekonomikisto, kaj ankaux merkatikisto, do bazon por mia aserto pri scienca nivelo donas miaj personaj spertoj. (Krome eldonisto, entreprenisto, jxurnalisto kaj aliaj... :-) Ekzistas centoj de diversaj difinoj pri merkatiko, tre koncize mi formulus tiel, ke gxi estas tuto de scioj pri "kiel konduti en la merkato"? Cxeftaskoj: difino de vendenda produkto, de prezo, loko de vendado kaj promociado. Al gxiaj iloj apartenas merkat- kaj konkurencanalizado, segmentado, elformo de vizagxo, publikaj rilatoj PR, reklamo kun sia kompleksa tuto, kaj multaj aliaj aferoj. Fakte el vidpunkto de Re-Vo gravas nur tio, ke se ni volas aplikadon de Esperanto ankaux en fakulaj medioj (do ekzemple ankaux en teknikaj kaj ekonomikaj terenoj), do ni devas zorgi pri disponeblo de tauxga kaj detala faka terminologio. Por ekzemplo, cxe merkatikistoj emblemo kaj logoo (logotipio) estas proksimaj, tamen diversaj aferoj... Amike Szilvási ------------------------------------ retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [email protected] por aboni: [email protected] por malaboni: [email protected] administranto: [email protected] URL: http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: mailto:[email protected] mailto:[email protected] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [email protected] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
