2009/4/14 Jonathan Pool <[email protected]>:
>> ^Cu eble iu konas bonan sistemon por enigi supersignitajn literojn sub
>> MacOSX?

   Pardonu min ke mi ne vidis la originalan peton de informo - mi
ekkomencis novan dungitan laboron antaux 3 semajnoj kaj estis tro
okupita.

   Mi skribas nun pere de Mac OS X kaj mi opinias ke niaj literoj jam
estas natura parto de la sistemo (dum jaroj). Cxu vi povas vidi la
korektajn literojn sube?

Cx=Ĉ, cx=ĉ
Gx=Ĝ, gx=ĝ
Hx=ĥ, hx=ĥ
Jx=Ĵ, jx=ĵ
Sx=Ŝ, sx=ŝ
Ux=ŭ, ux=ŭ

   Tiuj estas simple kreataj de la sistemo mem. Jen la metodo.
- Iru al "la pomo" menuo
- Elektu System Preferences
- Elektu International
- Cxe Language, tiru "Esperanto"-n al la unua loko cxe la supro
- Cxe "Order for sorted lists" elektu "Esperanto"-n
- Cxe "Input Menu" la antauxelektita estas "U.S.". Se oni kutime uzas
alian lingvon, kutime estas alia lingvo elektata. Tamen, aldonu (klaku
sur) "U.S. Extended"
- Ankaux elektu "Show input menu in menu bar".
- Fermu System Preferences.
- Rigardu supren cxe la menua linio. Rimarku ke estas flago/standardo
de via lingvo/nacio.
- Elektu la usonan kun "u" sube.

   Nun. Dum vi tajpas, por skribi literon kun cirkonflekso, unue premu
option/alt-6 (super la ses-o rimarku la "^" por memori) tiam unu el la
esperantaj literoj c. g, h, j, aux s. Por skribi u-on kun brevo, unue
premu option/alt-b (por "brevo") kaj poste u.

   Mi supozas ke, kiel English kaj English Extended, ekzistas
via-lingvo kaj via-lingvo-etendita, sed mi ne estas certa. Tamen, oni
povas simple elekti inter la flagoj por kiuj literoj oni deziras de la
klavaro.

   Bonvole diru al mi, rekte, se cxi tiu ne funkcias por vi, cxar mi
deziras lerni pri problemoj. Bonsxancon.

-- 
universero trio
Esperanto, The International Language! What's that? See http://Esperanto.Org

Rispondere a