Sxajnas al mi, ke ne ekzistas preciza regulo rilate al tiaj nomoj kaj oni simple tradukas formojn de naciaj lingvoj. Pro tio en Vikipedio estas Pola Respubliko, sed Federacia Respubliko Germanujo, kaj (sed) - Rusia/Rusuja Federacio, do tri diversaj formoj. Sed cxu la formo Respubliko Germanujo estas gramatike korekta? Cxu ne - kiel "Esperanto-Asocio" - oni inter ambaux vortojn devus meti streketon aux vorton "de"? Mi preferas adjektivan formon.
Przemek 2009/4/29 Sergio Pokrovskij <[email protected]>: > > > > --- On Wed, 4/29/09, Sebastian wrote: > >> Mi volas demandi estimatajn redaktanojn kiel oni skribu la >> oficialajn nomojn de kelkaj sxtatoj, ekz. > >> - Pollando - estas mallonga formo, cxu la plena formo estu >> Respubliko Pollando, Pola Respubliko cxu Respubliko de Pollando? > > Mi dirus "la Respubliko Pollando" > >> - Andoro - Princlando Andoro, Andora Princlando cxu >> Princlando de Andoro? > > Mi dirus "la Princujo Andoro". > >> - Afganujo/Afganio - Islama Respubliko Afganujo, Islama Respubliko >> de Afganujo cxu Afgana Islama Respubliko? kaj multaj aliaj. > > Mi dirus "la Islama Respubliko Afganujo". > >> Resume: cxu oni skribu tiajn nomoj kun _de_, ekz. Respubliko de >> Pollando cxu sen _de_, ekz. Respubliko Pollando cxu la adjektivan >> formon, ekz. Pola Respubliko? > > Oni diras en Esperanto "la urbo Parizo", ne "la urbo de Parizo" > (kvankam angle kaj france estus "la ville de Paris" ktp). > > "Pola respubliko" estas tute bona gramatike, kvankam mi hezitus, ĉu > temas etnisme pri "Pola" aŭ regne pri "Polia" (resp. Pollanda, > Poluja). Kp "Ruslanda Imperio", "Ruslanda Federacio" > http://reta-vortaro.de/revo/art/rus.html#rus.R0aFederacio > > -- > Sergio > > -- Przemysław Wierzbowski tel. +48 665 223 316 gg: 2066886 skype: pwierzbowski LKK de la 94-a UK en Bjalistoko: http://94uk.bialystok.pl Bjalistoka Esperanto-Societo: http://espero.bialystok.pl
