2009/6/2 Renato Corsetti <[email protected]>:
> Mi ne komprenas la novan sufikson en REVO: -ologio.
>
> Ĉu ĝi ne kovras la saman kampon kiel scienco, studo, esploro?
>
> Se oni daŭrigas laŭ tiu vojo, baldaŭ ni atingos la nivelon de PIV, laŭ
> kiu "petr/o" = ŝtono, kaj "petrologo" = fakulo pri ŝtonoj.

LMMO, ni devas esti honestaj kaj agnoski la realon, sed ne ensxovi
gxin en prokrustan liton de niaj ideoj. Tial mi proponas enkonduki
novan kategorion en ReVo: PSEUxDOSUFIKSO. Ni ne sxajnigu, ke
tielajxoj, kiel "-ologio", funkcias kiel veraj sufiksoj. Aliflanke, ni
ne sxajnigu, ke tielajxoj entute ne ekzistas kaj ne partoprenas en
esperanta vortfarado.

-- 
Yury Finkel

*** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html
*** A. Grin "Skarlataj veloj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/skarlataj.html

Rispondere a