--- On Thu, 7/9/09, jv wrote:

>> Renato:
>> kion signifas laŭ la konvencioj de REVO la notado
>> ĉe "analgeziko".

> (http://www.reta-vortaro.de/revo/art/analgezik.html)

> la unua vinjeto prisignas la fakon medicino.

> la egalsigno simbolas la rilaton "difina", kiu laux la
> tehxnika manlibro "estas uzata, se vorto sinonima al alia,
> sed pli malofta aŭ evitinda estas difinita per referenco al
> la pli uzinda vorto, sub kiu troviĝas la tuta difino".

En miaj foliumiloj (Fajrovulpo, lynx, w3m) mi vidas:

,----
| analgeziko
| 
|     MED=kontraŭdolorilo La konstanta prenado de analgeziko foje
|     kaŭzis al ŝi drogan toksiĝon [2].
`----

Mi ne komprenas, kio malhelpas ĉirkaŭigi la dif-referencojn per <br>,
tiel ke estu

,----
| analgeziko
|     MED
|     = kontraŭdolorilo
|     La konstanta prenado de analgeziko foje kaŭzis al ŝi drogan
|     toksiĝon [2].
`----

Ion tian eblus atingi per stilfolioj -- sed ne ĉiuj foliumuloj havas
ilin, kaj eĉ se ili disponeblas, ne ĉiuj uzantoj volas ŝalti ilin.

-- 
Sergio




      

Rispondere a