> Bernhard:
> > mi konsentas, ke la ekzemplo prenita de Horvath ne estas modela
> lingvajxo.
> > Sed nun rigardu la solan fonton por la kontraux-PIV-a uzo de trako
> en ReVo:

mi ne dirus *kontraux*piva, sed nur *ne*piva.

> > Berg, Berlino, la **ofecejulino** de la kulturasocio venis al
> > **sxia** laborejo kaj trovis **senposedantan** valizon.
> ...

> paul:
> Mi proponas forpreni tiun ekzemplon el ReVo. ReVo montru
> ekzemplofrazojn el fidindaj fontoj, kaj la amaseto da lingvaj eraroj
> kaj strangxajxoj en tiu teksto ja klare montras, ke ne temas pri
> fidinda fonto tie cxi.
> Jxerome, kion vi pensas? Ja estas "via" artikolo. Eble vi ne vidis la
> tutan tekston siatempe.

mi kompreneble vidis la tekston.  okazas, ke mi trovas bonan frazon por 
ekzempligo de iu vorto aux senco ene de cetere ne tre bona teksto, kaj prenas 
gxin.  en cxi tiu okazo, esplorante pri "trako" gxenerale, mi trovis la etendon 
de gxia signifo tuj komprenebla kaj interesa, kaj mi do ne sercxis plue -- ja 
mi kelkfoje sxparas tempon en la plej longa tasko, nome sercxado de ekzemploj.

> Cxu iu havas aliajn pli fidindajn ekzemplojn por la uzo de "trako" en
> tiu signifo? Se ne, ni forprenu tiun parton de la difino.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Ayrton_Senna (ankaux en malbona lingvo)
http://www.esperanto.mv.ru/Usono/truu5.html (pli bona)
http://verdavojeto.bravelog.com/entry/27727 (ne tre bona)
http://eo.mondediplo.com/article1142.html (ne klara)
http://eo.mondediplo.com/article859.html (jes)
http://horizonte.free.fr/rakontoj/cirilo/01-unua.html (jes, kaj krome: 
tram-trako, bicikla trako)
http://groups.google.de/group/soc.culture.esperanto/tree/browse_frm/month/1996-08/36e772a56a62268f?rnum=181&_done=%2Fgroup%2Fsoc.culture.esperanto%2Fbrowse_frm%2Fmonth%2F1996-08%3F
 (f. kruze: trako/koridoro)
http://www.tekstoj.nl/diskutlisto.html (jes,en terminologia kadro)
http://groups.yahoo.com/group/reago/message/6310 (jes: bicikla trako)
...

metodo: sercxu samtempe "trako" kaj "auxto" en kukolo.  (pretere: mi havas 
suficxe sxangxitan provversion de kukolo cxi tie: 
http://jxvasxe.free.fr/iloj/kukolo.htm mi danke akceptos rimarkojn kaj 
proponojn antaux gxia oficialigo cxe http://www.tekstoj.nl/kukolo/)

amike.

jxeromo





Rispondere a