>>  Grosjean Mireille:
>> Pri shoseo: laù la franca, temas pri parto de la strato uzita de
>> veturiloj, do sen trotuaroj. Strato estas shoseo plus trotuaroj,
>> arboj, ktp.

 > Sergio Pokrovskij
 > [...]

> La sencon, kiun indikas Mirejo, PIV2 registras kiel la duan -- sed mi
> tre dubas ke ĝi estus internacie komprenebla. Tiel okazis, ke la
> franca vorto internaciiĝis en senco kiu en la franca apenaŭ ekzistas.

Prave.
Pri la franca "chaussée" venas nur al mia kapo "La chaussée est 
déformée" pro la rimo :-).

Origine "chaussée" signifas "stako de tero konstruata por voje surtreti 
ĝin". Kompreneble tra la tempo ĝi fariĝis vojo por tre diversaj veturiloj.
Miaopinie (mi povas erari)"ŝoseo" estas vorto kiu rolas nur kiel tre 
konkreta priskribo de parto de vojo.
Ekzemple:
"Li glitis sur la ŝoseo"
Mireja

Rispondere a