--- On Thu, 9/10/09, Miroslav Malovec wrote:

> mi jxus revenis el nia klubejo, kie pola gasto rakontis. Li diris,
> ke li havas "vizualan memoron", ke por li Esperanto estas tre
> "atraktiva", dum por aliaj homoj povas esti atraktiva io alia.

> Kiel redaktoro de Starto mi devas cxiam denove kaj denove korektadi
> tiajn esprimojn, cxar por ordinaraj esperantistoj ne estas malfacila
> uzado de internaciismoj, sed terure malfacile estas eviti ilin kaj
> anstatauxigi per skemisma "facila" Esperanto.

Temas ne tiom pri skemismo, kiom pri influo de alia fremdlingvo.  Mi
spertis ion similan kiam mi paralele okupiĝis pri la angla kaj franca;
kaj pri pola, ĉeĥa, bulgara.  Iam mi memoras slavan vorton, sed ne plu
memoras, ĉu ĝi estas ĉeĥa aŭ pola (kompreneble, kun taŭga adaptado).

En Ĉeĥoslovakio mi facile interparolis kun simplaj homoj sur la strato
aŭ en vendejo aŭ en trajno aŭ en restoracio; sed kiam mi provis
demandi ĉeĥe ion en la Matematika Instituto, oni ŝtonmiene rifuzis
kompreni kaj ni interparolis angle.

> Ni estas dek diskutantoj kun dek opinioj.  Se Esperanton efektive
> lernus milionoj da homoj, estus tia korektado tute vana laboro.

La unua lernita fremdlingvo sklavigas la menson de la lernanto.  Estas
speco de ostaĝokomplekso: oni tiom da fortoj dediĉis al la lernado de
la angla, ke ĉio anglalingva ŝajnas al tia sklavo mirinde prestiĝa kaj
perfekta.  Tamen jen surprizo: por anglalingvano ne estas tiel: vorto
kiu por alilingva sklavo ŝajnas "fremda" kaj tial "internacia", por
denaska anglalingvano ne estas tia!  Kaj sekve, tre ofte la
anglalingvanoj parolas pli puran kaj skemisman Esperanton, ol japanoj
aŭ ĉinoj, kiuj lernis Esperanton per kaj tra la angla.  Simile pri la
pola komencanto.

> Komputila monitoro estas normala vorto por cxiuj homoj, kiuj havas
> komputilon, sed ne havas hejme varanon nek kirassxipon.  Tiuj
> signifoj estas fakaj, nekonataj kaj surprizaj.

"Komputila monitoro" estas arkaika eksmoda vorto el la 1980aj jaroj,
kiam temis pri granda ekranbloko kun enkonstruita klavaro kaj multaj
aŭtonomaj funkcioj.  Ia "Videoton" -- proksimume tia:
http://widerstand.mosfet.hu/VideotonVdt/

Tamen en la koncerna epoko la esperantistoj preferis traduki "display"
per "vidigilo".  Aliflanke, kiel via internaciismo helpas vin kompreni
la nomon de sufiĉe grava gazeto "Christian Science Monitor"?

-- 
Sergio




      

Rispondere a