--- On Wed, 9/9/09, Szilvasi Laszlo wrote:

[...]

> Por mi - kun teknika kaj ekonomika intereso-sfero - ekzemple tiuj
> vortaroj estas fidindaj, en kies kompilado partoprenis ingxenieroj
> kaj aliaj kompetentaj fak-uloj (por eviti ekzemple similajxon kiel
> la nuna "konstanta" kurento anstataux "kontinua").

Kial vi opinias, ke la fuŝtermino "kontinua kurento" estas iom ajn pli
bona ol "konstanta kurento"?

Ĉu sinuse alterna kurento ne estas malfinie "kontinua" laŭ la senco
matematika?

Oni povas paroli pri diversaj komplementoj al la nocio "alterna
kurento".  Iam sufiĉas diri, ke ĝi estas "unudirekta".  Sed unudirekta
kurento povas havi alternkurentan komponanton -- kiel
5 + sin t
kaj por kelkaj aplikoj ĝuste tiu alterna parto estas interesa.  En
tiaj okazoj ĝuste "la konstanta kurento" estas la taŭga alternativo.

[...]

-- 
Sergio





      

Rispondere a