--- On Fri, 9/25/09, Vilhelmo Lutermano wrote:

[...]

> - Sed, ĉu la kompleta titolo de la Korano ne estas "La nobla
> Korano"?  kio iel pravigus la formulon "la Korano"?

Se nomo propra ricevas epiteton, tiam oni kutimas ĝin artikoli:
"Petro la Granda".
"la saĝa Salomono",
"la tiama Parizo",
"la ĵusnaskita Jesuo"
ktp.

> Kaj "La sankta Biblio", ĉu ne, ankaŭ pravigus la mallongigon "La
> Biblio", laŭ mi.

Oni tamen ne plu uzas la artikolon se la epiteto malestas.  Ne mi
elpensis la regulojn pri la artikolo:

"La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn"
[Z, "Marta"]

Forigante la epiteton "malgranda" oni forigu ankaŭ la artikolon:
"Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn", ne
"La Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn".

-- 
Sergio






      

Rispondere a