federacio havas la oficialecon de 1-a aldono, federi tiun de la 8-a. Sub federacio trovighas "federacii" kun la senco "kunigi plurajn ŝtatojn, societojn, sindikatojn aŭ similajn organizaĵojn en federacion", kun ekz-oj. Same pri "federi", ĉe kiu troviĝas ankaŭ la derivaĵoj "federo" kun 2 diversaj sencoj. La oficialigo (oka) de "federi" okazis verŝajne pro la mallongeco de tiu vorto, per kiu la "Akademio" oficialigis sinonimon, sed kiu ne sinonimas en la derivaĵoj. Mi klarigu: Mi sidas ĉe tradukado de vorto el franca teksto kun la signifo "federacia", sed en la senco de "federacii" (kiu estas derivita de "federacio" laŭ la modelo "asocio - asocii", do "federacii-a" (la franca vorto estas "fédérateurs" kiel adjektivo). Sed la a-vorto "federacia" havas ĉe ReVo la signifon "Koncerna al la funkciado de grupo". Se mi uzus la vorton "federi - federa", tiam "federa" esprimus precize tion kion mi celas, pro la aga signifo de la radiko.
Estas sufiĉa ĥaoso per la 2 kvazaŭsinonimaj radikoj. Ĉu eblas simpligi tiun aferon? Ĉu ekzistas analogaj decidoj de la Akademio? Ĉu iu scias pri la tiamaj motivoj de la Akademio ĉe la 8-a aldono (federi)? Vilhelmo Lutermano. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj -vl
