Saluton! Mi malkovris cxi tiun liston lastatempe cxar mi sercxis informojn pri trikado en Esperanto. Kaj hazarde vi jxus diskutis tiun temon.
Mi volas mencii ke ekzistas libreto kiu nomigxas _Kudra kaj Trika Terminaro_ kiu eldonigxis en la jaro 1947 (de UEA). Gxin verkis la gesinjoroj Myrtle kaj William Green (kiu nomas sin Vilcjo Verda en Esperanto). La libreto re-eldonigxis en 1960 (de la eldonejo de Eichholz en Kanado). Kaj laux indiko kiun mi trovis en la interreto, la gesinjoroj Verda estis invititaj kontribui al la unua PIV pri la teksajxaj fako. Mi sukcesis trovi ekzempleron de tiu libreto kaj mi skanis gxin kaj kreis PDF-dokementojn de la fotoj. Vi povas rigardi gxin cxi tie: http://tinyurl.com/kudratrika (Mi esperas ke tiu apero gxenos neniun.) La libreto ne pretendas esti auxtoritata. Gxi estas nur unua provo je normigo de la terminoj. Eble gxi helpos en diskuto pri tiuj. Ankaux indas mencii ke ekzistas malgranda Esperanta grupo cxe la trika retejo Ravelry (http://www.ravelry.com). Do se vi konas trikantojn kiuj estas Esperantistoj, atentigu ilin pri la ekzisto de nia grupo! (Se vi ne jam divenis, mi estas trikanto.) Pri cxi tiu demando: > Kvankam la verbo "krocxtriki" enestas la vortaron ReVo, iom da retumo > rapide montras ke tiuj kiuj efektive trikas per la hoka metodo auxne > scias pri "krocxtriki" aux ne emas gxin uzi. Laux la gesinjoroj Verda, la vorto "krocx(et)triki" estas alia formo de "trikrocxi" (vortludo?) kiu estas "hibrido de la trikado kaj krocx(et)ado". Mi ne sciis ke ekzistas hibrido, tamen mi estas novulo en la trika komunumo. Se jes ja ekzistas hibrido, do tiam ne estas surprizo ke krocxantoj ne uzas la vorton "krocxtriki", cxar tiuj estas du malsamaj aferoj. Cxiuokaze, mia cxefa intenco estis atentigi vin pri la libreto. Nu, kaj saluti vin cxiujn, kiel nova membro de la listo. Jakobo
