2009/10/19 Johan Derks <[email protected]> > Mi elshutis 7-Zip kaj nun estas en ties dosierujo: 7zG.exe, 7zFM.exe kaj > 7z.exe. > Per 7z.exe okazas nur fulmo trans mia ekrano, per 7zFM.exe mi ne kapablas > elpaki revodb-20091018.sql.gz kaj per 7z.exe mi ricevas la shildan mesaghon: > "specify Command". > Kion fari ?
Lanĉu 7zFM.exe, tio estas 7-zip-a dosieradministrilo. Por oportuna laboro ŝaltu la dupanelan vidon (Vido → 2 paneloj aŭ simple premu F9). Alnavigu al revodb-20091018.sql.gz kaj duoble alklaku. La arĥivo malfermiĝos kaj vi povos elarĥivigi la enan tekstodosieron ien ajn. Estos oportune alnavigi al la dezirata loko en la dua panelo, alklaki la enarĥivan tekstodosieron por marki ĝin kaj premi F5 (Kopiu). Amike, Dmitri Gabinski
