Saluton, Antonio!
Vi uzas tre ofte la retpagxaron "bona lingvo" kiel testosxtono(n).
Nu, mi rediras: c'io, kio estas en "bonalingvo.it", estas sub mia respondeco. Kvankam en la listo "la bona lingvo" estas pli ol 100 membroj, kiuj potenciale (efektive eble inter 10 kaj 20) diskutas pri tiu materialo, mi mem respondecas pri la afero.

Krome, ni devus forigi la vortojn "mi kaj mia" cxar en kelkaj kulturoj ne ekzistas ideo pri "mi mem" (sed nur pri la kolektivo).
Mi ne proponis tion kaj mi ec' nur pensas kaj ne proponas forigi "psiko".
Vi ofte parolas pri la araboj...
Simple c'ar g'is iu grado mi povas mem kontroli pri la araba, dum pri aliaj orientaj lingvoj mi devas peti lokajn esperantistojn.
 tamen... cxu la indianoj ne estas homoj kiel la araboj?
Certe, jes. Mi volonte kontrolus ankau' la solvojn en barataj lingvoj, antau' ol alpreni novan radikon en Esperanton, se ni nur havus baratajn esperantistojn pretajn informi nin.

Amike

Renato


Rispondere a