--- On Mon, 11/30/09, mireille.corobu wrote:
>> Mi jam observis ke mankis kelkaj sufiĉe utilaj o-vortoj el verba
>> radiko kiel ekzemple: "nasko", "akuŝo", "aĉeto" do ilin aldonis.
Jes, bone.
>> Nun mi deziras aldoni "nutro", kion vi opinias?
Salutinde.
>> La vorto "nutro" same utilas kiel la vorto "nutraĵo", ĉu ne?
Iom alie. Ĝi estas tegmenta formo por "nutrado" kaj "nutraĵo", kaj
precipe utilas kiam ambaŭ interpretoj egale konvenas. Ekz-e en
"tio estas bona nutro por ilia menso"
egale konvenas kaj ado, kaj aĵo. Pluraj ekzemploj estas en "Marta"
(la zamenhofa traduko):
,----
| kaj kune kun sxi estis nur tiu malgranda, malforta ekzistajxeto, kiu
| povis nur cxe sxia brusto sercxi ripozon, de sxia busxo postuli
| kareson, el sxia mano atendi nutron.
|
| Mi ne kapablis liveri al vi varmon kaj nutron, mi elmetis vin al
| malvarmo kaj malsato!
|
| Li laborenspezus por vi antauxe por varmo kaj nutro, nun por
| medikamentoj...
`----
> Ĝi utilas en la ĝenerala senco "Ago nutri aŭ sin nutri" sed ankaŭ en
> la senco "rezulto de la ago", ekzemple por provizi energion al
> komputilo aŭ al aliaj nuntempaj utilaj objektoj.
Jes.
> Mi observas ke la vorto estas ofte uzata kunmetite,
> ekzemple:
> nutroklemo
> nutro-fonduso
> nutro-sekureco
> Monda Nutro-Programo
Hm, ĉi tie tamen temas pri kunmetoj aparte traktendaj -- ja temas pli
aliaj vortoj (eĉ se derivitas el la sama baza signifo).
--
Sergio