--- On Tue, 12/22/09, Vilhelmo Lutermano wrote:
> En ReVo: "nigrulo = negro", kaj la difino staras che "negro": "homo de
> nigra raso; nigrulo."
> Lau mi, necesas:
> meti la difinon al "nigrulo",
Por mi "nigrulo" estas termino ŝaka.
> kaj che "negro" skribi la jenon: "1. rasisme kaj malshate por
> "nigrulo"; 2. nuntempe EVI: = nigrulo."
Por ruslingvano estas rekte inverse: "negro" estas termino neŭtrala;
dum "la nigraj" (чёрные) estas malŝata vorto, cetere aplikata de la
ŝovinismaj fiuloj ne al la negroj, sed al la aziaj gastlaboristoj,
kiel insultvorto.
--
Sergio