-------- Messaggio Originale -------- Oggetto: peto respondi al enketo; europo Data: Fri, 25 Dec 2009 05:37:10 -0800 (PST) Da: Johan Derks <[email protected]> A: [email protected] Kara posedanto de 'kontinenta' retdiskutlisto, Antau du tagoj mi sendis excel-dokumenton pri statistiko de IM-j kaj AM-j de UEA kaj de la nombro de retlistanoj de la kontinenta retdiskutlisto kun la peto komenti ghin. Tiun statistikon kaj demandon oni ne komprenis. Vershajne la problemo estas ke mi kiel matematikisto estas kutimighinta al esprimado de fenomenoj en nombrojn kaj de retradukado de nombroj en fenomenojn. Por ordinaraj homoj tio estas nekutima. Tial mi dispecigas nun mian antauan demandon en nau pli simplaj demandoj: 1. Chu la sekvantaj landoj chiuj apartenas al la regiono 'Europo'? Albanujo, Armenujo, Aŭstrujo, Belgujo, Bjelorusujo, Bosnio- Hercegovino, Britujo, Bulgarujo, Ĉeĥujo, Danujo, Estonujo, Finnolando, Francujo, Germanujo, Greklando, Hispanujo, Hungarujo, Irlando, Islando, Italujo, Kartvelujo, Komoroj, Kroatujo, Latvujo, Litovujo, Luksemburgio, Makedonujo, Malto, Moldavujo, Nederlando, Norvegujo, Pollando, Portugalujo, Rumanujo, Rusujo, San-Marino, Serbujo, Slovakujo, Slovenujo, Svedujo, Svislando, Ukrainujo 2. Chu estas aliaj landoj kie vivas membroj de UEA kaj kiuj apartenas al la regiono 'Europo', sed kiuj ne estas en la antaua listo ? 3. La meza nombrokolumno en la chi-suba tabelo nombro de retlistanoj de konti-nenta listo esprimita kiel elcento de IM esprimita kiel elcento de AM+IM Araba mondo 99 450 % 450 % Europo 162 4 % 1 % Afriko 116 84 % 12 % Ameriko 107 12 % 5 % Azio 145 15 % 4 % montras ke en Europo la nombro de retdiskutlistanoj estas 4% de la Individuaj Membroj de UEA en tiu kontinento, dum en Ameriko la nombro de retdiskutlistanoj estas 12% de la Individuaj Membroj de UEA en Ameriko, en Afriko 84%, en la 'Araba Mondo' 450 % kaj en Azio 15%. Chu vi havas klarigon pri tiuj diferencoj ? Rimarko 1: Ne gravas ke eble ne chiuj membroj de retdiskutlistoj estas individuaj membroj de UEA au ke membroj de via retdiskutlisto vivas en aliaj kontinento. Rimarko 2: la faktoroj povas esti multaj, ekzemple a) la nombro de IM- j ne estas bone kalkulita b) en via kontinento relative malpli au pli da homoj partoprenas en la kontinenta listo kompare al la nombro de IM- j c) la diskutoj en mia retdiskutlisto estas (mal)pli allogaj ol tiuj en aliaj retdiskutlistoj (en kiu maniero (mal)pli allogaj ?) ch) en mia retdiskutlisto ankau partoprenas esperantistoj el alia kontinento (kiom ?, kiu ?) d) mia retdiskutlisto havas (mal)pli da konkurenco kun samspecaj retdiskutlistoj ol retdiskutlistoj en aliaj kontinentoj e) en mia kontinento pro (mal)richeco relative (mal)pli da esperantistoj membras UEA ol en aliaj kontinentoj kaj membreco de retdiskutlisto kostas nenion f) en mia kontinento esperantistoj estas (mal)pli aktivaj ol en aliaj kontinentoj kaj tial (mal)pli interesighas pri retdiskutado gh) aliaj faktoroj: ............................. Vi mem taksu kiuj faktoroj validas. 4. Sama demando pri la elcentajhoj 4, 5, 12, 1 kaj 450 en la lasta kolumno. 5. Chu via retdiskutlisto estas destinita ankau al esperantistoj de ekster via kontinento ? 6. Se jes, kiun avantaghon/celon tio havas por vi ? 7. Kiomfoje en jaro aperas perinterreta Bulteno de via kontinento ? 8. Chu tiu Bulteno estas destinita ankau al esperantistoj de ekster via kontinento ? 9. Se jes, kiun avantaghon/celon tio havas por vi ? Chu vi vidas eblecon pliintensigi la kontaktojn kun esperantistoj el aliaj kontinentoj pere de Bulteno ? En kiu maniero ? Mi estus danka al vi, se vi povus respondi al tiu 'enketo'. Se pluraj posedantoj de kontinentaj retdiskutlistoj respondos al tiu- chi demandaro, ni eble trovos manierojn por fari vian retdiskutliston au Bultenon, se necese, pli allogaj au por ke ordinaraj esp.-oj povu interesighi pri alia kontinento ol la sia. Tion mi nomas 'horizontala' kontakto kontraue al 'vertikala' kontakto de estraro de UEA, Centra Oficejo au revuo Esperanto al membroj de UEA. Via, Johan Derks
