Kara Mirek,

nur por kompletigi la diskuton, en la portugala ja ekzistas la portugaligo
"nou-rau" (prononcu noŭhau, simile al la angla).

Male al tio pensita de Sergio, mi facile akceptus esperantigon kiel
"noŭhaŭo", kaj mi pensas, ke ĝi estas facile rekonebla al ĉiuj pro la
sonsimileco kun la originalo, kiu estas sufiĉe vaste konata (kvankam mi
konsentas, ke multaj povus reagi al ĝi - la esperantigo).

Pluraj proponoj en tiu diskuto estas bonaj laŭ la kunteksto - scio, scipovo,
kono, farscio ktp., tamen ne ĉiam la maliceto de "noŭhaŭo" aŭ io simila
estus klara.

Bonan laboron!

Fernando


2009/12/28 Miroslav Malovec <[email protected]>

> 
>
>
> Kompletigante vortaron mi venis al esprimo
> "know-how" kaj problemo, kiel gxin esperantigi
> aux trakti en Esperanto-vortaro.
>
> En Vikipedio mi trovis artikolojn en 24 lingvoj,
> nur Esperanto mankas. Cxiuj uzas la anglan
> formon, cirilaj alfabetoj en formo "nou-hxau",
> sole la kataluna havas "saber fer".
>
> Mi jam ricevis proponon "prikono, spertoscio",
> sed mi dubas pri ilia taugeco, kvankam la unuan
> uzas Minnaja en sia vortaro.
>
> La termino estas ofte uzata nuntempe en la senco ¨
> de spirita havajxo de iu teknologio.
> Se mi skribus, ke "oni aplikis eksterlandan prikonon",
> mi dubas, ke la legantoj komprenus, pri kio temas.
>
> Mirek
>
>
>
>
>
> __________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4720
> (20091227) __________
>
> Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.
>
> http://www.eset.cz
>
>
> 

Rispondere a