> Pri k_strofoido.svg vere estas problemo. > Tamen eblas rigardi cxe vi kaj cxe mi kun IE, fari kopion de la ekrano > kaj savi tion kiel PNG. > > Laux mi PNG estas libera formato kaj pli tauxgas ol JPG aux GIF. > Cxu iu aux io sistemo havas problemon montri PNG ? > (krom retumilo lynx :-) ) > -- > amike > Wieland mailto:[email protected] <mailto:wielandP%40yahoo.de>
Mi iom esploris en la reto pri "strophoïde" ĉar mi forgesis kiel oni povas konstrui ĝin (mi emeritiĝis en 2000). Strofoidoj ja estas matematike tre interesaj figuroj sed multe tro riĉaj por ke oni povu en ReVo difini ilin je ĝia ĝusta valoro. Proponi paĝon sen la bildo ne havas sencon ĉar neniu formulo povos satigi tiujn kiuj volas scii pri ĝi kaj ne akiris certan gradon en siaj matematikaj studoj: tiuj bezonas bildon. Ili ne trovos en ReVo do iros priesplori en sia lingvo, ne en Esperanto. Tiel mi faris kaj mi trovis ege interesan paĝaron en la franca farita de instruisto pri matematiko. Tiu instruisto ricevis la premion 2008 Anatole Decerf por sia paĝaro pri la rimarkindaj kurboj. Inter multaj kurboj troveblas ĉio pri strofoidoj en: http://www.mathcurve.com/courbes2d/strophoiddroite/strophoiddroite.shtml. Tie mi observis la desegnojn, multaj estas .gif kaj tio permesis al la aŭtoro montri animate kiel formiĝas strofoidon. Mi ne scias kiel Marc faris sian bildon en .SVG kaj eĉ ne sukcesas vidi la bildon. Per Firefox (la lasta versio) mi havas sur mia ekrano: ------------ Strofoido function start(evt, scale) { function rho(t) { return -Math.cos(2*t)/Math.cos(t); } function path_data(f, t0, t1, nb_points, scale_xy) { var d = "M "; var inc = (t1-t0)/nb_points; for (var t=t0; t<=t1; t+=inc) { if (!isNaN(f(t)) && (f(t) >= 0) && kaj tiel plu...longa listo de nekomprenebla signosekvo ---------- per IE mi havas malplenan rektangulon kun la malgranda kvadrata bildeto kiu signifas ke ne eblas legi la bildon. Mireja
