>> Jen gxi: "debicikligxi". Mi plu malkomprenas kio problemas pri gxi. >> Facile direbla gxi ja estas.
> Sibayama denove; > Mi komprenas tion. Same kiel "elbusigxi el buso", "debicikligxi de > biciklo" estas tauxga. Gxi tamen povas roli kiel momenta ago > dum biciklado, aux fino de biciklado. Tion decidos cirkonstanco. Saluton, mi aparte volas danki al vi kiu trafe tuj reagis al mia unua cxitema afisxo. Vi tuj komprenis ke eblas kompreni la verbon "debiciki" dusence: 1-verbo kies rezulto estas "de biciklado" 2-verbo kies rezulto estas "biciklado de". Mi normale elpensas "biciklas de la montaro" dum Istvan (aux Ertl, mi ne scias kiu estas lia persona nomo) elpensas "debiciklas (de) la monton", Pro tio ne estas facile por li akcepti novan sencon por "debicikli", ecx se en la unua senco la verbo estas sen komplemento dum en la dua nepre kun komplemento. Kaj pro tio mi ecx ne suspektis ke sen kunteksto ne eblas kompreni la verbon. Do dankon. Mireja el Bretonio kie nun sunas post acxa vetero. Eblas bicikli hodiaux ;-) antaux nova sxtorm(et?)o anoncita por la semajnfino.
