Ha, dankon, Ruben!

fine skalo, kiun ankaux laikulo kiel mi komprenas (supo versxigxas, ekpenso 
pri pekoj). ;-))

"La diversaj nomoj de la ventoj ne nur estas necesaj sed ankaux
gravegaj por la sxipa mondo kiu estas vere enorma."

Vi tute pravas. Denove dankon pro via komento kaj precipe pro la rido, kiun 
vi donacis al mi.

Bernhard


-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "Ruben Torres" <[email protected]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Donnerstag, 4. März 2010 02:49
Betreff: [revuloj] Re: Ŝtormo aŭ tempesto


Mi estas maristo kaj la afero estas tute klara por mi.

Maristoj uzas diversajn nomojn por la ventoj, depende de ilia forto,
aux pli bone dirite, de ilia rapideco.

La afero estas tiel grava por maristoj, ke ekzistas skalo tutmonde
(tutmare!) uzata, por distingi la ventojn. Kaj cxiu kvar horoj, kiam
la sxipo navigacias, la oficiroj en la komandejo devas skribi la
"forton" kaj la direkton de la vento (inter kelkaj aliaj meteorologiaj
informoj).

Tiu skalo nomigxas Boforta Skalo < 
http://eo.wikipedia.org/wiki/Boforta_skalo >.

Sxtormo estas, laux marisoj, kiam  ventegas, sed la kuiristo ankoraux
povas fari supon. Dum tempestoj (furiozaj sxtormoj) la supo malaperas
kaj la sxipo devas malrapidigi la iradon kaj direkti la pruon kontraux
la vento. Dum uraganoj, plej konvenas ne havi multajn pekojn.

La diversaj nomoj de la ventoj ne nur estas necesaj sed ankaux
gravegaj por la sxipa mondo kiu estas vere enorma.

Amike:

Ruben'

Rispondere a