--- In [email protected], Russ Williams <cxiomor...@...> wrote: > > 2010/3/16 mireille(gmail) <mireille.cor...@...>: > > Äu la jena difino taÅgas? > > > > Adjektivo kiu indikas ke io sukcesis. > > "adjektivo kiu ..." sxajnas iel maleleganta kaj nekonforma al stilo de > aliaj adjektivaj difinoj, kiuj kutime sxajnas esti adjektiva laux > formo... > > En PIV2002 mi vidas pli placxan difinon "Tia, ke Äi sukcesis"
Se la difino estu tia, mi preferus aldoni: "Tia, ke gxi sukcesis aux sukcesas". Laux la (ReVa) difino de "sukcesi" ja ne eblus konkludi cxu la sukceso estas dauxranta: "Tia, ke Äi sukcesis" = "Tia, ke Äi havis feliÄan rezultaton" (sed cxu la rezultato pluas?) "Tia, ke Äi sukcesis" = "Tia, ke Äi atingis feliÄan deziratan rezultaton en entrepreno" (cxu la rezultato pluas?) Cetere, la distingo inter rezulto kaj rezultato sxajnas al mi gxene paronima, sed mi kredas ke pri tio jam okazis diskuto cxi-liste. Cetercetere, se oni sekvas la difinojn de "entrepreno", oni venas al strangajxeto: entrepreno = entreprenitajxo = io (grava tasko, kiun oni prenis sur sin) kies plenumado estas komencita. (sed cxu dauxrigata, finita?) Cetercetercetere, "sukcesa aktoro" apenaux estus interpretebla laux la proponita difino de "sukcesa". Cxu prefere difini per "havanta sukceson"? Aux cxu ankaux tie embuskas io kion mi ne vidas? amike István Ertl
