Karaj esperantistoj,

Ni varme alvokas al tiuj el vi, kies lernado de Esperanto profitis je la fakto, ke ĝi enhavas multajn vortojn similajn al tiuj de ilia gepatra lingvo, sed tamen opinias, ke Esperanto devus esti vere tutmondeca kaj ne nur pasive speguli la trajtojn kaj malregulajhojn de la eŭropaj lingvoj, kaj al tiuj el vi, kiuj parolas lingvojn neeŭropajn, kaj do posedas lingvosenton nemalhaveblan en la aktiva strebado haltigi pluan eŭropigon de Esperanto.

Ni bezonas vin, por ke ni chiuj kontribuu igi Esperanton vere justa, char egale alpropigebla de plej diversaj homoj tra la mondo.

La Asocio Tutmondeca Esperanto serĉas vin, ĉar ni ĉiuj kune povas refortigi kaj plivastigi la plej bonajn trajtojn de la mirinda kreajho de Zamenhof, konscie gvidante la evoluon de la internacia lingvo al vere regula, memstara, plene lernebla/regebla/ uzebla ilo, ankau por homoj kies lingvoj apartenas al tute aliaj lingvofamilioj. Se vi volas helpi pri tio, aliĝu al la laboro de nia asocio per aliĝmesaĝo al la listo <Tutmondeca-Esperanto-subscribe@ yahoogroups. com <mailto:[email protected]>>. Vi ne devas pagi kotizon, vi devas nur partorpeni laŭ via ebleco en unu el la labor-kampoj. Pli detalan priskribon pri la labor-kampoj vi trovos en http://www.bonaling vo.org/index. php/Tutmondeca_ Esperanto <http://www.bonalingvo.org/index.php/Tutmondeca_Esperanto> .

Amike

Tutmondeca Esperanto

Rispondere a