Karaj,

cxe "kora" legeblas la jena difino:
"Venanta el koro; amika, sincera, favora:  kora akcepto, saluto,
danko;   kore sindona amiko;   mi salutas vin tutkore;   preĝu kore
kaj laboru fervore[6]."

Cxu ni aldonu, per aparta difino, ankaux la bazan signifon "Rilata al
la funkciado de koro"? Aux cxu tio estas subkompreninda, ecx sen rekta
mencio?
Nepre "kora malsano" ne estas malsano amika kaj favora...

En la itala, kaj supozeble en aliaj lingvoj, "kora" havas plurajn
tradukojn ("cordiale" = venanta el koro; "cardiaco" = rilata al la
funkciado de la koro). Apartigo de la du signifoj ankaux ebligus
mencion de ambaux tradukoj.

Amike,

-- 
Fabio

Rispondere a