--- On Mon, 3/5/10, jvachey2009 wrote:

[...]

> mi kolektis nomojn de laux mi dezirindaj fakoj, sed kiam mi okaze
> proponadis, mi trafis indiferenton aux malakcepton.  la cxefa
> kontrauxargumento estis, ke ekzemple "sonimito" ne estas "fako".  tio
> veras, se oni komprenas "fako"n striktasence, kiel kampon de homa
> agado aux laboro.  tamen, se mi povas antauxrespondi, la celo ne estas
> fokusigxo al la senco de "fako", sed cxu la funkcio utilas.

Al mi ŝajnas, ke senstruktura ŝvelado de fakoj malutilas.  Oni perdos
pli da tempo en longa senstruktura listo, se la fakoj entenos tiom
malgrandajn erojn, kiel "interjekcioj", "subŝtatoj", "sakramentoj",
"festoj" ktp.

Aliflanke, mi jam petis aldoni la fakon "ortodoksismo" (la ortodoksa
kristanismo), kaj eĉ proponis piktogramon (aldonita ĉi-kune), tamen
ricevis nenian respondon.  Tamen estas nemalmulte da okazoj, kiam la
katolika signifo malsamas ol la ortodoksa, aŭ kiam ortodoksismo havas
specifan terminon.

> miaopinie, jes, por uzantoj de revo utilus, ke ili ricevus liston de
> interalie sonimitoj, ecx se pro tio oni rezignas pri la vorto "fakoj"
> kaj alinomas ilin al "temoj" aux simile.

Mi opinias pli racia aldoni la eron "lingvoj" en la rubrikon "ĉefaj
nocioj" de la enirpaĝo http://reta-vortaro.de/revo/index.html :

,----
| ĉefaj nocioj
| 
| arto
| historio
| homo
+ lingvo -> http://reta-vortaro.de/revo/art/lingv.html#lingv.0o.homa
| scienco
| socio
| universo
| vivaĵo
`----

Logike "lingvo" probable devus havi lokon en la ĉeno
socio -> etno -> lingvo ;  tamen en prilingva vortaro sencas provizi
rektan aliron al tiom grava nociaro rekte el la indeksa paĝo.

La tezaŭro da lingvo,1 jam entenas _specoj_n; simile endus aldoni
_partoj_n, interalie la _vortospecoj_n
http://reta-vortaro.de/revo/art/spec.html#spec.vorto0o

Kaj se la sonimitoj referencos per malprt-referenco la
"vortospeco"jn, tiam ni havos la ĉenon
lingvo -> partoj|vortospecoj -> sonimitoj;

se la individuaj sonimitoj simile referencos sian vortospecon
"sonimito", tiam la liston oni ricevos ĉe la nature divenebla
lingvo -> partoj|vortospecoj -> sonimitoj|partoj: bla-bla ...

Simile pri interjekcioj, partikloj; gramatiko, leksiko, semantiko ...
(verdire, oni povus heziti, ĉu eble la vortospecoj estas klasendaj sub
leksikon).

-- 
Sergio


      

Rispondere a