--- On Thu, 10/6/10, Steven Brewer wrote:
> Cxe la usona Landa Kongreso, Peter Benson (la auxtoro la CEED
> vortaro), partoprenis kaj konsentis ke la vortaron oni liberigu kaj
> renovigu perrete.
Tio estas bonvena. (La vortaro de Wells jam estas en la Reto.)
> Mi demandas min cxu la Reta Vortaro estas la tauxga loko por
> enkonduki la definojn de CEED: la angla flanko de la reta vortaro
> estas malforta kaj per CEED ni povus multege fortigi gxin.
??
CEED kiun mi havas estas tradukvortaro en-eo (Comprehensive
English-Esperanto Dictionary), ĉu pri ĉi tiu temas? Supozeble per
"difinoj" vi celas indikojn de subsencoj de la anglaj vortoj, ĉu?
> Mi sendas, tial, cxi mesagxon por anonci la ideon kaj demandi cxu
> oni cxe la reta vortaro interesigxas pri la projekto. La celo
> estas enretigi la informojn de la CEED kaj, finfine, oferti denove
> preseblan ekzempleron kiun E-USA povas vendi, sed la lasi la
> vortaron cxe la reto libere kaj senkoste uzebla.
T.e. kompletigi la anglajn tradukojn en ReVo? Tio estas certe
bonvena, la angla tradukparto ege postrestas.
--
Sergio