Mi proponas la jenan tekston. Se iu havas proponon plibonigi ĝin, bonvolu respondi.

Donald
=====

Tute esperanta versio de OpenOffice.org ankoraŭ ne ekzistas. (Ni ankoraŭ bezonas volontulojn por traduki helpotekstojn.) La esperantan version de OpenOffice.org por MS Windows aŭ por Macintosh aŭ por Linukso oni estonte povos elŝuti el la retejoj de OpenOffice.org aŭ ties speguloj. Tamen diversaj niveloj de esperanteco jam disponeblas. OpenOffice.org jam estas tre utila por trakti esperantajn tekstojn.

Por Macintosh ekzistas plua ebleco: NeoOffice ĉe www.neooffice.org. Ĝi estas bazita sur OpenOffice.org, kaj celas enkorpigi eblojn specife por Mac OS X. NeoOffice ankaŭ estas senpaga programaro kun publika fontkodo. Iru al paĝo http://www.neooffice.org/neojava/en/download.php#download por elŝuti la ĉefan parton kaj al http://www.neooffice.org/neojava/en/langpackdownload.php por elŝuti la lingvajn pakaĵojn bezonatajn de vi. Rulumu al Esperanto. Tie troviĝas du ebloj: por Mac-Intel-komputiloj kaj por Mac-PowerPC-komputiloj. Poste elŝutu pakaĵon por kontroli literumadon.

Se vi ne jam havas nacilingvan version de OpenOffice.org necesas instali tian version. Por la angla kaj multnombraj alilingvaj versioj, oni povas elekti el la retejo de OpenOffice.org. Iru al http://download.openoffice.org/ kaj alklaku al Get more platforms and languages, non-JRE versions <http://download.openoffice.org/other.html#en-US>. (pluaj platformoj kaj lingvoj ktp) Tie elektu version laŭ via lingvo kaj via mastrumsistemo.

Se vi volas uzi esperantan interfacon en OpenOffice.org, instalu subtenon por Esperanto en via mastruma sistemo. Tio ne necesas se vi volas uzi vian nacilingvan interfacon por tajpi esperantajn tekstojn.

Kiam OpenOffice.org estas instalita en via sistemo, rulu ĝin kaj elektu menuerojn "Tools" (iloj), "Options" (ebloj) kaj alklaku la butonon apud "Language settings" (lingvaj agordoj) kaj tiam "Languages" (lingvoj). (Kompreneble, se vi uzas neanglan version, la menueroj ktp estos en via lingvo anstataŭ la angla.) Tie vi povas agordi al Esperanto la lingvon por la interfaco ("User interface") aŭ por la defaŭlta lingvo por dokumentoj ("Default languages for documents/Western").

Fine por konvene tajpi esperantajn tekstojn estas bona ideo instali rimedon por tajpi la ĉapelitajn literojn. Iru al http://eo.openoffice.org/eo_kaj_ooo.html

Skribu al La Esperantiga Skipo <mailto:ti...@openoffice.org>


---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Reply via email to