ï
Saluton al cxiuj,
mi elsxutis la lastan terminaron kaj rigardis al la tradukoj de la
malklaraj terminoj. Cxi-sube trovigxas plej multaj terminoj el aliaj lingvoj,
kiujn mi certe ne scipovas gxisfunde! Mi esperas, ke tio povas helpi al
(provizore) definitiva decido.
- Demote: cxiuj aliaj tradukoj signifas: "unu nivelon
malsupren" "malsupreniri je 1 nivelo". Mi proponas"(1) nivelon
malsupren"
- Domain: Gxenerale estas 2 tradukoj. Unu el ambaux estas ofte netradukita
(en kelkaj lingvoj nur alie literumita), la alia: Nl: Bereik =
amplekso, atingeblo, atingopovo; Ge: (same); It: Area = (mi supozas) Areo; Sv:
(mi supozas) Amplekso
- FunMore: Nl: "Vrije tijd" = libera tempo, libertempo; Ge:
(same); Fr: (same); Hi: Ocio (???); It: libertempo; Sv: (same); Po: Lazero
(???)
- Incoming mail: Nl: "Berichten ontvangen" = "ricevi
mesagxojn" aux "(la) mesagxoj (estas) ricevitaj /ricevataj"; Ge: ricevo de
mesagxoj; Fr: envenantaj mesagxoj; Hi: (same); It: (same); Sv: (same); Po:
(same). Mi proponas "Envenantaj mesagxoj" aux "Alveno de mesagxoj"
- Legend exit alignment: Nl: "Richting, waarin legenda
verdwijnt" = direkto, laux kiu malaperas legendajxo; Ge: Legendenaustrittsrichtung (same sed unuvorte:
"legendajxelirdirekto" tipe germana kunmetajxo); Fr: direkto de malapero de
legendajxo; aliaj linvoj: same. Mi proponas: "elirdirekto de legendo" (aux
"etikedo"?)
- Line joint averaged: Nl: "Samenkomende lijnen, gemiddelde" = kunvenantaj (sekciantaj) linioj,
averagxo; Ge: LinienÃbergang gemittelt = linitransiro averagxa; Fr:
Jointure de lignes, moyennÃe = Linijunto averagxigita; Hi: (same);
It: linijuntado averagxa; Sv: LinjeÃvergÃng, medelvÃrde =
Linitransiro, mezvaloroj; Po: JunÄÄo de linhas; mediana = Juntado
de linioj, meze.
Temas pri intersekcantaj linioj. La loko de intersekco
estas matematike ekzakta (escepte en konataj kazoj). Mi ne komprenas, kial
"averagxi".
- Line joint bevel: Nl: kunvenantaj linioj, juntitaj
(kunigitaj); Ge: (same); Fr: (same); Hi: Linijunto unuigita (mi supozas); It
(same, mi supozas); Sv: Linitransiro kunigita (mi supozas); Po: ???.
Mi provas klarigi la signifon de "bevelo". Masxinparto
(kutime el sxtalo) gxenerale havas plurajn surfacojn (ebenojn, cilindrojn, ...).
Cxe la transiro de unu surfaco al alia ekestas egxo. Dum manipulado tiu egxo
povus vundi la manipulanto aux mem difektigxi cxe kolizietoj. Por eviti tion oni
"bevelas" masxinpartojn (escepte tiuj egxoj, kiujn oni bezonas, kiaj trancxantaj
egxoj de tondiloj, ktp.). Bevelo konsistas el aldona surfaco inter du
ekzistantaj: ekz. aldona ebeno inter du ortaj ebenoj; aldona konuso inter
cilindro kaj ebeno, ktp...
Kelkfoje oni aldonas rondajxon inter du surfacoj (vidu sub
"line joint round).
Mi supozas, ke cxi tie temas pri du intersekcantaj
linipartoj. La du linioj formas angulon inter si. Ni povas anstatauxigi la
angulon per rondajxo (parto de cirklo) aux per mallonga oblikva rekta linio, aux
per ..... Mi supozas, ke xciuj "Line joint xxx" temas po pri iu maniero kunigi
la du linipartojn.
Por tiu cxi kazo mi proponas "linitransiro
bevela"
- Line joint miter: Nl: kunvenantaj linioj, trancxaj;
Ge:Linitransiro trancxita; Fr: linikunigo sekca; Hi: ???; It: (same); Sv: ???;
Po: linikunigo sekca???
Mi proponas: "linitransiro sekcanta".
- Line joint round: Nl kunvenantaj linioj, rondaj; Ge:
linitransiro ronda; ktp. kiel supre. Mi proponas: "Linitransiro
ronda"
- Morphing: en la hispana: TransformaciÃn (supozeble tranformo aux transformado). En cxiuj aliaj
lingvoj la termino restis ne tradukita: morphing, versxajne neologisma en cxiuj
tiuj lingvoj cxar la vorto estas grekdevena laux mia scio. Mi proponas
"bildotransformo". Laux mia scio temas pri konstruo de bildoj inter du donitaj
bildoj aux pri transformo de bildo per iuj iloj (ekzemple transformo de ordinara
foto al bildo vidata en cilindra aux sfera aux konusa, aux alispeca
spegulo)
- MultiListBox: Laux la franca kaj la hispana temas pri
"plurlista zono". En la aliaj lingvoj la termino restis netradukita.
- NOM: Nl: "NR" (kutime uzata por mallongigi "numero");
Ge: "NZ" ???; Fr: Taux nominal = rilatumo nominala???; Hi: Int_nominal???; Sv: NR???; Po NOMINAL???
Versxajne la termino iel signifas "nominala ..." Mi ne
scias!
- Pager: nur la germana kaj la hispana tradukoj donas
ideon, la aliaj transprenas la nekomprenitan vorton. Ge: Telefon Funk; Hi: Buscapersonas. La germana
sugestas ion pri telefono, la hispana signifas (supozeble): ilon por sercxi
personojn. Eble temas pri listo por noti/sercxi donitajxojn pri kontaktpersonoj.
Cxu tio estas ilo por voki? Cxu adresaro? Cxu notlibro? Cxu notilo?
- PERCENTRANK: Nl: PERCENT.RANG; Ge: QUANTILSRANG; Fr:
RANG.POURCENTAGE; Hi: RANGO.PERCENTIL; It: PERCENT.RANGO; Sv: PROCENTRANG; Po:
ORDEM.PERCENTUAL por pluaj lingvoj (bedauxrinde ne en Eo) vidu
cxe http://cherbe.free.fr/traduc_fonctions_xl97.html aux
cxe http://dolf.trieschnigg.nl/excel/excel.html
Cetere, tiu termino estas por specialistoj, kiel jam
dirite.
- plus every: Nl: ankaux cxiuj aliaj; Ge: krome cxiuj; Fr:
cxiuj ...; Hi: aldone cxiuj; It: (same supozeble); Sv: plus ???; Po: aldone
cxiuj.
Eble "plus cxiuj" anst. "plus cxio"?
- PPMT: en 2 lingvoj sxajnas temi pri amortizo... Por
specialistoj!
- Relative exit legend: Nl: "relatief verdwijnen van
legenda"="relativa malapero de legendajxoj"; Ge: (same); Fr: (same); aliaj
lingvoj: (supozeble same).
Cxu kompari kun "Legend exit alignment"?
Cxu "Relativa elira etikedo" ? Mi pensas, ke "relativa"
apartenas al "malapero" (laux la aliaj lingvoj) kaj do proponus "Relativa eliro
de etikedo" (supozante, ke "etikedo" estas pli bona termino ol "legendajxo").
Sed mi konfesas, ke mi ne komprenas la signifon!
- Relative exit position: Nl: relativa elirpozicio;
supozeble la aliaj ankaux celas diri "relativa pozicio de eliro".
- Status Expanded Selection: Nl: "Status aanvullende selectie" = "Stato de Etendita Elekto". Same en aliaj
lingvoj. En la sveda "Status kompletterande markering"
trovigxas pripensinda termino por "Selection", nome "markitajxo". Mi
pardonpetas, ke mi ne pli frue rimarkis tion :-(
Amike salutas
Leo
|
No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Anti-Virus. Version: 7.0.300 / Virus Database: 266.5.2 - Release Date: 28/02/2005
--------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]