On 27 May 2006, at 05:28, Joop Eggen wrote:
Nia laboro sub Breezy 5.10 nun estas portata de mi al Dapper 6.06.
Ho, koran dankon, Joop.
Escepte de ooo-other mi aldonis la novajn tradukojn denove
atingante 100%.
Vidu ĉi supre. :o)
Mi komprenas ke ni unue volas vidi establon de E-a OOo, sen helpo,
sed eble
kontinuas la laboro.
Ne hezitu daŭrigi la tradukadon. La helposistemo estas grandega kaj
bezonos sendube multe da laboro, do ju pli baldaŭ ni komenos, des pli
rapide ni finos. La streboj por kompili la programaron estas aparta
laboro, kaj la progreso de la du taskoj ne malhelpas unu la alian.
Cxu la forlasitaj tildoj (~) kaj x-notacio estos
konvertitaj?
La tildoj estos aŭtomate aldonataj dum la kompilado. La forigo de la
x-oj estas malpli urĝa ol la kompilado mem. Mi eĉ dirus, ke ni unue
provu kompili kun la x-oj, ĉar estos certe aliaj problemoj solvendaj,
kaj aldono de "strangaj" signoj estos unu plia komplikaĵo. Kiam ni
havos funkciantan version kun x-oj, ni povos komenci la korektadon de
ĝia traduko, kaj samtempe ekkompili kun ĉapeloj.
Krome restas aferoj kiel vortaro, dokumentsxablonoj, legu-min-
dosieroj, la
retejo.
Vortaro por literumkontrolo ni devus aldoni, sed tio jam ekzistas;
estas "nur" teknika problemo enigi ĝin en OOo-on. (Ĝi uzas MySpell,
iuspeca variaĵo de iSpell kaj aSpell).
La dokumentŝablonoj, mi kredas, estas jam tradukitaj, ĉar ili estas
en la .po-dosieroj jam prilaboritaj, se mi ne eraras. Mi supozas, ke
ni malkovros la respondon al tiu demando post la kompilado. :o) La
legu-min-oj estas sufiĉe etaj, kaj fakte ni verŝajne verkos nian
propran por klarigi pri la esperantaj aldonaĵoj.
Kaj la retejo... nu, ĝi ekzistas, eĉ se la enhavo ne multe evoluas.
Certe kiam ni publikigos nian programaron, ni verku novajn paĝojn,
sed antaŭe... se vi volas, ne hezitu!
Tim
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]