Yves Nevelsteen wrote: > Saluton, > > mi uzas Vindozon 2000, do ne povas instali la testversion. > Volonte mi helpos plu-traduki se teknikisto helpas disponigi tradukinterfacon. > Ankaux mi volonte helpas testi je Vindozo. Saluton, Yves,
Mi legis vian mesaĝon antaŭ kelkaj tagoj sed hezitis respondi ĉar mi ne estas certa. Neniu respondis al vi, do mi kuraĝas provi. Versio de la programaro OOo 2.1 ja ekzistas por Vindozo, sed mi kredas ke vi jam havas ĝin, pro via mesaĝo de 2006-12-02. Mi supozas ke vi aludas al la lokaĵara dosiero, kiu haveblas en rpm- formato. Tion Bertilo konvertis al deb-formato (kaj mi ankaŭ faris tion). Ĝi estas nur pakaĵo de dosieroj, simile al zip-dosierpakaĵo. Kion mi ne scias, tio estas ĉu la dosieroj en la pakaĵo estas por-linuksaj aŭ ĉu ili povas funkcii ankaŭ en aliaj mastrumaj sistemoj. La dosiertipoj ne estas al mi konataj, do ni bezonas alies konsilon pri tio. Bondezirojn, Donald --------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]