Jen mi skribas ion ^cefe, por ke ^ci tiu dissendolisto ne estu tute malaktiva. Kvaza^u temus pri "eseo" por lerneja klaso pri fremda lingvo, mi rakontos, kion mi faris ^ci-semajnfine, kaj ^generale lastatempe rilate komputilojn ...
Vendrede vespere, longe post kiam mi unue a^udis pri VSTa, mi instalis ^gin en neuzata 486-komputilo. VSTa estas mastrumsistemo bazita sur mikrokerno (^c. 40 kB). Vere, la tuta sistemo estas mikroa: se oni malpakas la dosieron vsta.tz, oni ricevas tutan uzeblan sistemon, kun gcc, make, (mikro)emacs, ktp, bezonantan nur ^c. 10 MB da diskospaco. Mi trovis, ke estis multe pli facile instali ^gin ol instali Hurdon. (Tamen, mi jam estis iomete sperta pri GRUB pro miaj anta^uaj doloraj provoj instali Hurdon.) Interesatoj rigardu ^ce www.zendo.com/vsta/. Mian subitan decidon provi VSTa-on parte instigis pensado pri SMP. Linukso ankora^u ne tre bone kapablas pri SMP. Se temas pri pluraj uzantoprocezoj, tiuj povas kunruli^gi per diversaj procesoroj, sed la tuta kerno estas (mi pensas, ankora^u) protektita kontra^u kunrulo, tiel ke pluraj procezoj, kiuj ^ciuj bezonas multe da tempo en la kerno pro en- kaj el-igado, ne povas bone kunruli^gi. ^Sajne SMP estas pli facile atingebla kun mikrokerno. Beda^urinde mi ne havas plurprocesoran komputilon por eksperimenti. Se iu scias, kiel mi povus malmultekoste akiri unu, mi interesi^gus. Du 486-oj sufi^cus, supozeble, se ekzistus 486-sistemoj kun SMP. Anta^u tio mi iomete okupi^gis pri gcc. Mi faris flikon por reload1.c. Tamen la EGCS-uloj me multe interesi^gis pri mia fliko, ^car ili tro okupi^gis pri gcc-2.95, kiu devus aperi je 1999-07-01. ^Sajne ^gi ankora^u ne aperis, tamen. Anta^u tio mi iom okupi^gis pri gastotradukiloj. Mi nun povas gastotraduki la kernon por SPARC per mia 686-komputilo, kiu funkcias multe pli rapide ol la SPARCstation 2. Mi gastotradukis la kernon anka^u por armv2, sed ekranproblemoj kun la ar^himedo, kiun mi pruntas de loka esperantisto, malinstigis min plu okupi^gi pri ARM-Linukso. ^Ce mia taglaborejo mi umas pri POP3 kaj IMAP por sistemo, kiu devus ebligi perparolan aliron al retpo^sto. Primitiva versio jam estas reklamata al la publiko (http://www.speechtml.com/speechmail), sed ni devus nun krei dialoge pli elstaran servon, pli konversacian ... Edmundo

