At 20:08 1999.07.04 +0100, you wrote: >Jen mi skribas ion ^cefe, por ke ^ci tiu dissendolisto ne estu tute >malaktiva.
Bona ideo! Anka~u bonvenas mesa^goj de Pasquale pri liaj problemoj, kvankam mi certe ne estos inter tiuj kiuj povas helpi. Mi provis (kaj sukcesis) instali Linux SuSe en du komputiloj en mia laborejo. Mi tamen sukcesis nek instali grafikan medion (x11) nek funkciigi retumon. Eble Linux estas bona sistemo, sed certe ne facile komprenebla... ^Cu iu povas helpi min pri jena afero: en tria komputilo du el miaj lernantoj instalis RedHat Linux. Mi forgesis pasvorton, lernantoj ne lasis al mi diskedon a~u paperon, kaj nun mi volas ^cion forvi^si kaj reinstali nur Windows 95 sur la tuta disko. Sed kiam mi uzas FDISK de Win95, ^gi rifuzas forvi^si la partojn [angle "partition"] ^car ekzistas t.n. logika parto (okupata de Linux). Tamen FDISK _ne_ trovas logikajn partojn for forvi^si! Anta~uan dankon Claude

