Mi esperantigis la po^stilon mutt (www.mutt.org). Nu, fakte mi tradukis nur 646 el la 662 mesa^goj de mutt-1.0; la restantaj 16 temas pri PGP, kaj mi ne sukcesas diveni la signifon.
Mi devos ankora^u provlegeti, kaj restas duboj pri kelkaj esprimoj, ekzemple: HELPO. Ofte la vortoj en menuoj estas infinitivoj: Fini, Forvi^si, Respondi, ..., Helpo, ... ^Cu? Cetere, mi tre malofte uzas la fina^jon -U. PO^STFAKO. Jen mia traduko por "mailbox" a^u "folder"; ^sajne oni uzas tiujn anglajn vortojn sendistinge. Se ne ekzistus IMAP-po^stfakoj, oni eble pensus pri "po^stdosiero". MALFORVI^SI. Kiam oni "forvi^sas" mesa^gon, oni fakte nur markas ^gin por forvi^so. ^Cu ekzistas pli bona vorto por "forigi tiun markon"? FORPURIGI. Unu mesa^go tekstas "^Cu forpurigi %d forvi^sitajn mesa^gojn?". ^Cu kompreneble? PARTO. En la anglaj mesa^goj de mutt plejparte temas pri "attachment", sed la RFC-oj pri MIME parolas pri "parts". MIME ne distingas inter ^cefa parto kaj aldona^jo; ^ciuj partoj de multipart/mixed, ekzemple, estas simple partoj. Do mi klopodis uzi konsekvence la vorton "parto", kvankam tio ne ^ciam funkciis tute glate, kaj oni tamen "aldonas" parton. (MAL)^SALTI. Neprononcebla, sed bona traduko de "toggle", ^cu? KREANTOJ. Ebla traduko de "developers", kiel en "Por kontakti la kreantojn bonvolu skribi al ...". La -A- iom subtile indikas da^uran laboron. SKRIBI. "Save to file: " = "Skribi al dosiero: ", kaj "save changes to mailbox" = "skribi ^san^gojn al po^stfako". Sed "Skribi" kiel la tuta teksto de menuero ne ^sajnas tute bona. Eble mi povas kutimi^gi. "SUPPORTED". Tiu angla vorto ^ciam na^uzas min, kaj mi rifuzas traduki ^gin per "subtenata". Anstata^ue: msgid "IMAP folder browsing is not currently supported" msgstr "Mutt ankora^u ne kapablas ekzameni IMAP-dosierujojn" (A^u ^cu po^stfakujojn?) msgid "Only deletion of multipart attachments is supported." msgstr "Mutt kapablas forvi^si nur multipart-partojn." msgid "This operation is not currently supported for PGP messages." msgstr "Mutt ankora^u ne kapablas fari tion ^ce PGP-mesa^goj." msgid "%s: color not supported by term" msgstr "%s: terminalo ne kapablas je koloro" msgid "default colors not supported" msgstr "implicitaj koloroj ne funkcias" msgid "%c: not supported in this mode" msgstr "%c: ne funkcias en ^ci tiu re^gimo" msgid "[-- %s/%s is unsupported " msgstr "[-- %s/%s ne estas konata " ^Cu komentojn? Kaj ^cu iu scias, kio estas "Conventionally Encrypted Session Key Packet"? Edmundo

