Saluton al cxiuj.

Post longa kaj iom teda provlego kaj korektetado de la terminaro, mi nun tre kontentas konsideri gxin preta por uzo. :o) Estos versxajne ankoraux kelkaj sxangxetoj en gxi, sed nur pri fakaj vortoj, kiuj uzigxas nur unu- aux du-foje en la programaro (ekz. en kalkultabelilaj funkcioj) do tiuj ne malhelpas al ektraduko de Verkilo.

Do: se vi pretas helpi kun tiu tradukado, bv finlegi tiun mesagxon, anonci al la grupo kiun dosieron vi traktos, kaj ek!
Alternative: se estas dekfoje tro da detaloj cxi sube por via gusto, ecx en la mallonga versio... se vi preferus personan, rektan instrukcion (laux stilo: "Traduku tiun dosieron kaj resendu al mi kiam gxi estos finita, mi petas"), anoncu tion al la grupo aux rekte al mi. Mi tre kontente tiel helpos.

Mallonga versio:
-- elsxutu la terminaron: http://eo.openoffice.org/files/documents/188/2151/OOoEoTerminaro.zip
-- elsxutu la .po-dosierojn: http://eo.openoffice.org/files/documents/188/2588/OOo-SRC680_m89.po.zip
-- vidu la gvidilo cxe http://translate.sourceforge.net/wiki/guide/project/ooo/whatfirst kaj elektu dosieron el sub la titolo "Writer"
-- anoncu vian elekton al la listo dev@eo.openoffice.org
-- ektraduku!
Ne forgesu, ke KBabel kaj poEdit havas auxtomatan tradukfunkcion, per kiu gxi rekte tradukos vortojn kaj frazojn, kiuj jam ekzistas en gxia memoro (t.e. en la terminaro), kaj gxi provos diveni aliajn frazojn (plej ofte gramatike fusxe, sed almenaux kun la bonaj terminoj). Poste vi tralegu kaj korektu.
-- kiam vi fintradukis vian elektitan dosieron, sendu gxin al mi retposxte, por ke mi provlegu
-- elektu alian dosieron kaj dauxrigu la laboron


Pli longa versio:
-- por Linuksuloj, elsxutu kaj instalu KBabel: http://i18n.kde.org/tools/kbabel/
-- por Vindozuloj, elsxutu kaj instalu poEdit: http://www.poedit.org/
-- elsxutu la terminaron (ligilon cxi supre) kaj kreu "tradukmemoron" (angle: "translation memory") en KBabel/poEdit bazita sur gxi
-- elsxutu la tradukotajn .po-dosierojn (ligilon cxi supre)
-- vidu la gvidilon (ligilon cxi supre), elektu dosieron el sub "Writer", kaj anoncu vian elekton al la grupo
-- ektraduku! (uzante unue la auxtomatan tradukan funkcion de KBabel/poEdit)
-- vi povas elsxuti ankaux la parton de la fontkodo, kiu enhavas la ekzistantajn alilingvajn tradukojn: http://eo.openoffice.org/files/documents/188/2590/OOo_SRC680_m78_src_por_tradukantoj.7z (en formato de http://www.7-zip.org/) aux http://eo.openoffice.org/files/documents/188/2589/OOo_SRC680_m78_src_por_tradukantoj.zip (en la pli konata sed malpli densa .zip-formato). Tio povas multe helpi kiam la uzkunteksto de iu frazo ne klaras.
-- tre viglaj skipanoj rimarkos, ke la fontkodo, kiun mi provizas estas iomete pli malnova ol la .po-dosieroj (m78 anstataux m89). Tiel estas la mondo. Lernu esti kontenta kun gxi. ;o) La sxangxoj inter la du ne estas grandaj, kaj ne tre gravaj por ni tradukantoj.

Notu: la formato de la dosierindikoj cxe la pagxo "whatfirst" estas iom stranga; gxi estas klarigita en la angla, sed jen traduko:
"La unua vorto estas la baza dosierujo"
"La dua vorto enhavas la komencliterojn de cxiu sekva dosierujo"
"La lasta vorto enhavas la komencajn literojn de la nomo de la .po-dosiero"
Do ekzemple, oni vidas i.a. "sw-su-utlu". Rigardu en la arkivo de .po-dosieroj (ligilo cxi supre) kaj vi trovos dosierujon, kiu nomigxas "sw", t.e. la unua vorto de la indikilo. La dua vorto estas s sekve de u, kiu reprezentas (vidu en la arkivo) source-->ui. Kaj en la dosierujo "ui" oni trovas doseiron "utlui.po", reprezentata de "utlu". Kial gxi estas tiel komplika? Mi ne scias. Ne mi faris tion.

Se vi ankoraux legas gxis cxi tie... gratulon. Dankon pro via atentemo. Mi jam antauxgxuas vian laborproponon.

Bonan tradukon al cxiu!


Tim

Attachment: PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part

Reply via email to